Viro kuŝas sur mortlito, li kalkulas jam tempon, kiu ankoraŭ restas al li kaj subite eksentas logan odoron de siaj ŝatataj kukoj. Li rekolektis lastajn fortojn, alrampas en kuirejon kaj manatingas unu kukon. Tiam alkuras edzino, batas lian manon kaj krias: „Lasu ĝin, ĝi estas por entombigo!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto