Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Kontrabando

Juan alvenas per biciklo al la landlimo inter Meksiko kaj Usono. Li portas grandan sakon. La doganisto demandas lin:
— Kion vi transportas?
— Sablon.
La doganisto, nekredema, malfermas la sakon, malplenigas ĝin kaj detale priserĉas la sablon. Li trovas nenion en ĝi.
— Bone, vi povas iri plu.
Juan kolektas la sablon, kiun li povas, metas ĝin en la sakon, ekrajdas la biciklon kaj foriras.

Unu semajnon poste, la samo okazas. La doganisto tiufoje decidas aresti Juan por nokto, dum li sendas sablon por analizo. La analizo konfirmas, ke ĝi estas nura sablo, do li ellasas Juan. Kaj tio rekomenciĝas ĉiusemajne dum pluraj jaroj. La doganisto ĉiufoje priserĉas la sakon, kelkfoje sendas sablon por analizo, sed trovas nur sablon. Kaj unu tagon, Juan ĉesas trairadi la landlimon kun sia biciklo kaj sako de sablo.

Multajn jarojn poste, la doganisto emeritiĝis kaj ferias en Meksiko kaj hazarde vidas Juan en trinkejo ĉe la plaĝo.
— Hej, mi rekonas vin! Vi estas la knabo, kiu trairadis la landlimon kun biciklo kaj sako de sablo, ĉu ne?
— Jes, estas mi.
— Kio novas ĉe vi?
— Mi aĉetis ĉi tiun trinkejon kaj mi bone vivas.

La doganisto iomete hezitas, sed fine demandas:
— Mi emeritiĝis kaj nun mi ne plu havas ian ajn povon. Mi scivolas ion, pri kio mi pensas, ekde kiam mi vidis vin la unuan fojon. Estu sincera: ĉu vi kontrabandis?
— Jes, tiel mi aĉetis la trinkejon — respondas Juan kun rideto.
— Kaj kion vi kontrabandis?
— Biciklojn.