Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 1580

Reĝa princo estis tiel malbela, ke por eviti al li la vidon de lia vizaĝo, oni forlevis el lia cambraro ĉiujn spegulojn.

Sed unu tagon, trovante sin antaŭ forgesita spegulo, la princo, kiu vidas sin tiel malbela, komencas plori senkonsole.

Do ankaŭ la ĉefservisto komencas plori pli laŭte ol li. Post kelkaj momentoj la princo kvietiĝas, sed la ĉefservisto daŭrigas plori per abundegaj, varmaj larmoj.

"Kial vi ploras dum mi komencas submetiĝi al mia sorto?"

"Pro tio" - respondas la grandveziro - "ke Via moŝto vidis sin nur unufoje kaj mi vidas Vin ĉiutage."

Fonto: Rido Sanigas