Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Pekokonfeso

Nova pastro servas ĉe pekokonfesado.

Venas virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi unufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.
Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas alia virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi dufoje amoris kun alia viro ol mia edzo.
Pastro: Dio pardonas vian pekon. Kiel pentofaron surgenue dufoje ĉirkaŭiru la preĝejon preĝante.

Venas tria virino kaj konfesas: Dio mi pekis - mi trifoje amoris kun alia viro ol mia edzo kaj ankaŭ midzis.
Pastro pripensas, sed ne sukcesas elpensi ĝustan pentofaron, do volas konsulti. Li foriras de konfesejo, ekvidas mesknabon kaj demandas lin: Kion donis la antaŭa pastro pro midzado?
mesknabo: Kutime unu Snickers.