Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Urso havas liston

En arbaro disvastiĝis novaĵo, ke la urso havas liston da bestoj, kiujn ĝi volas manĝegi.

Kuniklo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu vere vi havas liston da bestoj, kiujn vi volas manĝegi?"
"Jes."
"Kaj ĉu mi estas tie?"
"Jes, venu morgaŭ kaj mi manĝegos vin."
Kaj tiel okazis.

Sekvan tagon melo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu vere vi havas liston da bestoj, kiujn vi volas manĝegi?"
"Jes."
"Kaj ĉu mi estas tie?"
"Jes, venu morgaŭ kaj mi manĝegos vin."
Kaj tiel okazis.

Sekvan tagon vulpo vizitis la urson kaj demandis: "Urso, ĉu mi ankaŭ estas en tiu listo?"
"Jes."
"Kaj ĉu vi povus trastreki min?"
"Ho, jes, kompreneble."