Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Rekrutekzamenado

Leporo, vulpo kaj urso ricevas leterojn vokantajn ilin al rekrutekzamenado por la arbara armeo.
Ĉar ili entute ne volas militservi, ili survoje al la armea oficejo cerbumas, kiel eskapi rekrutadon.
Fine la vulpo havas ideon: "Leporo sen oreloj, vulpo sen vosto kaj urso sen dentoj kaj ungegoj estas senvaloraj. Tiel ni ja suferos, sed almenaŭ ne devos iri al la milito!"
Do ili reciproke forŝiras la orelojn de la leporo, la voston de la vulpo kaj elbatas ĉiujn dentojn kaj ungegojn de la urso.
Laŭvice ili eniras la oficejon. Eliras la leporo jubilante "Hu ra, ili ne volas senorelan leporon!"; poste la vulpo eliras ĝoje "Jeees, senvosta vulpo ne taŭgas por ili!"; fine la urso elvenas plorante "Buhu, »tro granda kaj tro peza«..."