Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Mislegita geedziĝpeto

- Panjo, mi ricevis leteron de la S-ro Petro, kiu petas mian manon. Ĉu vi permesos, ke mi edziniĝu al li?
- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li volas diri: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.

Fonto: Vikipedio, Fundamenta krestomatio