Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Pilotoj

Aviadilo, jam kun malfruo, atendas ĉe la flughaveno. Alvenas finfine la pilotoj: Unu havas bastonon blankan de blinduloj, la alian kondukas blindula hundo.
Je la granda malkvietiĝo de la pasaĝeroj ili palpante eniras la pilotejon kaj startigas la reaktorojn.
Sur la dromeo ili rapidigas la jeton; restas 500 metroj ĝis la fino de la dromeo, 400, 300, 200... Ĉe 100-metra distanco la pasaĝeroj ne eltenas kaj laŭte ekkrias. Ĝuste tiam la aviadilo leviĝas en la ĉielon kaj kviete flugas.
Tuj post tio oni aŭdas el la pilotejo: "Kolego, se ili iam ne krios, ni kraŝigos tiun jetaĉon!"