Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Hotelo en Sovetunio

En Sovetunio vojaĝanto malfrue vespere venas en hotelon kaj petas ĉambron. Bedaŭrinde restis nur unu lasta loko en kvinpersona ĉambro. La vojaĝanto pro manko de alternativoj kaj laceco akceptas tion.
Sed liaj kvar kunloĝantoj daŭre maldormas, ludante kartojn, rakontante ŝercojn kaj laŭte klaĉante.
La vojaĝanto do iras al la akceptejo kaj mendas kvin teojn por sia ĉambro.
Reveninte tien, li diras la la kunloĝantoj: "Ĉu vi frenezas tiel petoli, la Sekreta Polico ja verŝajne subaŭskultas nin!"
Ili respondas: "Nin? Kial? Kiel vi scias?"
Li respondas: "Nu, ni faru teston." kaj laŭte vokas: "Kapitano, bv. sendi teon por ni!"
Post kelkaj minutoj servisto frapas ĉe la pordo kaj alportas la teon pli frue menditan. La kvar kunloĝantoj ektimas kaj tuj ĉesas ludi kaj iras dormi. Same povas finfine dormi la vojaĝanto.
Kiam li matene vekiĝas, la ĉambro estas malplena. Li demandas ĉe la akceptejo: "Kio okazis al la kvar aliaj?" - "La Sekreta Polico arestis ilin dum la frua mateno." - "Kaj kial oni ne arestis min?!" - "Al la kapitano plaĉis via ŝerco kun la teo!"