Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Danĝera varo

Juna sinjorino, ĵusa patrino, iris en magazenon kaj sin turnis al flegma komizo:
"Mi deziras aĉeti tolon por fari littukojn al mia bebo."
"Bone", opiniis la komizo, "ni havas tre varian sortimenton. Kiom vi volas elspezi?"
"Nu, kiel eble plej malmulte. Vi scias, kiaj estas beboj. La mia estas terura. Apenaŭ mi metis puran vindaĵon, jam li malsekigis ĝin. Kaj dum la tuta tago. Ekzistas certe malmultekosta, tiacela tolo."
"Jes, sinjorino, tiacela tolo ekzistas, sed - ĉu vi havas la necesan permeson por aĉeti armilon?"
"Kion vi diras? Mi ja tute ne intencas aĉeti armilon!"
"Permesu! Armilo aŭ ne armilo, se mi ĝuste komprenas, vi deziras aĉeti pistolon!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!