Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 202

Du alpistoj estis suprenrampantaj altegan monton kiam la ŝnuro de unu el ili rompiĝis kaj la alpisto ekfalis. La alpisto, kiu restis pendanta, tuj prenis sian radion kaj nervoze demandas:
- Amiko, ĉu vi fartas bone?!
- Jes, mi fartas bone!
- Ĉu vi suferis ian gratvundon?!
- Ne, nenian gratvundon!
- Ĉu vi havas oston rompitan?!
- Ne, neniun oston rompitan!
- Do, prenu alian ŝnuron kaj eksupreniru denove, ĉar mi atendas vin ĉi-supre.
- Mi ne povas!
- Kial ne?!
- Ĉar mi ankoraŭ faaaaaaaaaaaaalas!!!!!!!!!!