Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Sciencistoj en malliberejo

Enmalliberejiĝis matematikisto, fizikisto kaj ĥemiisto - ĉiu en propran ĉelon, kaj al ĉiu oni donis ladskatalon kun manĝaĵo, sed ne malfermilon.
La fizikisto iom pripensis, iom kalkulis, kaj fine ĵetis la ladskatolon laŭ certa angulo al la muro - ĝi kreve malfermiĝis.
La ĥemiisto kolektis diversajn substancojn el sia ĉelo, kaj per tio kaj gutanta akvo estigis reakcion, kiu malrapide korodis la ladon malfermonte la skatolon.
La matematikiston oni trovis morta en lia ĉelo apud la fermita ladskatolo. La muroj estis ĝisplafone surskribitaj per formuloj, sed finfine estis la rezulto "nesolvebla".