Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Ŝerco 969

Advokato: „Kial vi deziras eksedziĝi?“
Kliento: „Ĉar ekde la unua tago post la geedziĝo ŝi ĵetas je mi diversajn aĵojn.“
„Kiel longe vi estas edziĝinta?“
„Dek du jarojn.“
„Kaj kial vi deziras eksedziĝi nur nun?“
„Nur antaŭ dek kvar tagoj ŝi komencis trafadi min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto