Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1444

Patro riparas akvovarmigan provizujon en kelo kaj vokas al la filo supren:
„Ĉu jam fluas varma akvo?“
„Jes, ĝi fluas, sed ĝi estas malvarma.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 1228

Avino falas el kvara etaĝo. Sube amasiĝas ĉirkaŭ ŝi multaj homoj. Venas ŝia nepo kaj demandas: „Avino, kio okazis?“
Avino: „Mi ne scias, mi ĵus alvenis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1206

„Najbaroj invitis nin en ilian kabanon. Ĉu ni iros?
„Memkompreneble. Ĉu vi scias, kiel ili ĝojus, se ni ne venus?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1198

„Kial vi estas tiel malgaja, najbaro?“
„Do mi havas kvin filinojn sed nek unu bofilon.“
„Ne gravas, mi havas unu filinon kaj jam la kvinan bofilon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 935

Patro al sia sesjara filo: „Kiomfoje mi jam diris al vi, ke vi ne ludu kun alumetoj?“
„Mi ne ludis, mi bezonis ekbruligi cigaredon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 918

En familio naskiĝis trinaskitoj. Trijara frateto demandas: „Ĉu ĉi tie restos ĉiuj, aŭ oni sendis ilin al ni, por ke ni elektu?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 623

Vizitanto ĉe giĉeto demandas pordiston: „Ĉu laboras ĉe vi sinjoro Nový?“
„Li ne laboras, li estas estro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 509

„Ĉu vi fakte intencas serioze tiun promeson ĉesi drinki?“
„Memkompreneble. Jam mi faris la unuan paŝon. Mi aĉetis al mi poŝtranĉilon sen korktirilo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo

Cidiro

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Chuck uzas Linkon

Chuck Norris povas rigardi pornografion eĉ per nurteksta foliumilo.
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris