Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Pacienco kaj espero

Fonto

3.1250/5 (8 voĉoj)
La Scienco

Kiel ĝuste plenigi impost-deklaron

Al la demando " kiom da homoj vi prizorgas?" unu civitano skribis: "2,1 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj, 4,4 milionojn da senlaboruloj, 900 milojn da krimuloj en 85 malliberejoj, 650 idiotojn en la parlamento kaj la tutan Eŭropan Komisionon."
La administrejo resendis al li lian deklaron kun rimarko, ke liaj respondoj ne estas akcepteblaj.
Koncerna civitano respondis per la demando: "Kial? Ĉu iun mi forgesis?"
3.0833/5 (12 voĉoj)
La Politiko

Fabelo pri Ruĝkufulineto

"Ho, avinjo, vi havas tiel grandajn okulojn! Kaj tiel grandajn orelojn! Kaj tiel grandajn dentojn!"
"Bone. Kaj nun rigardu sub la litkovrilon."
3.0417/5 (24 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj, Sekso

Vizito ĉe urologo IV

Urologo diras al sia paciento:
-Vi devas nepre ĉesi sinmasturbi.
-Kial?
-Ĉar tiel mi ne povas ekzameni vin!
3.0000/5 (16 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Sekso, Viroj

Necesejoj

Kiu bezonas, tiu bezonas...
3.0000/5 (7 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Ŝerco 1325

„Kara Denisa, pro vi mi irus eĉ ĝis la fino de la mondo.“
„Do feliĉan vojaĝon!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (6 voĉoj)
La Virinoj

La retpoŝta adreso de Chuck

Chuck Norris kompreneble havas retpoŝtan adreson, ĝi estas "gmail@chucknorris.com".
3.0000/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1051

Kuracisto perkutas malgrandan, dikan infanon kaj diras al la juna patrino:
„Via knabeto malmulte moviĝas.“
„Ĉu malmulte? Jam kvinfoje li elfalis el infanĉareto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (5 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Brian malbonŝanca

3.0000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 279

Kvinjara knabo demandas antaŭ ol dormi:
- Avineto, kiel aperas infanoj?
- Nu! Tiu estas tre longa rakonto. Sed, iam mi klarigos al vi.
- Rakontu almenaŭ pri la komenco!
3.0000/5 (5 voĉoj)
La Sekso