Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Sinmortigo

Onidire, sinmortigintoj neniam bedaŭras sian decidon...
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1571

Napoleono I, volante diri ofendvorton al kardinalo Saverio, demandas iin:

Ĉu estas vere, ke Italoj estas friponoj?

Ne ĉiuj, Moŝto, sed la bona parto.

Fonto: Rido Sanigas

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 1550

„Ĉu estas vero, ke via fianĉo laboras ĉe sekreta servo?“
„Jes.“
„Kiel li nomiĝas?“
„Mi tute ne scias.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 1526

„Fraŭlino, vi havas belegajn dentojn.“
„Tion mi heredis de mia patrino.“
„Ne diru, sed ili konvenas al vi akurate.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 670

Du ĉasistoj kuŝas en tendo. Subite ekblekegas leono. Sinjoro Novák diras al sia amiko: „Vetu pri mil kronoj, ke dum duonhoro ĝi estos mia.“ Kun pafilo li eliras el tendo. Post iom da tempo puŝas leono kapon en tendon kaj demandas: „Ĉu vi konas sinjoron Novák? Ĵus li perdis vetmonon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Solida Ŝtono

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Internacia Tago de Virinoj

4.7273/5 (11 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Bedaŭrinde tio ne estas ŝerco...

4.7143/5 (7 voĉoj)
La Politiko

Ŝerco 1218

„Via rentgena foto montris, ke unu via vertebro estas rompita,“ diras doktoro al paciento. „Sed ne havu zorgojn, ni jam korektis tion per Photoshop.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7143/5 (7 voĉoj)
La Nigra humuro

Buŝhigieno

4.7000/5 (10 voĉoj)
La Nigra humuro, Stultaj ŝercoj