Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 713

„Kiel vi amuziĝis dum Novjara balo, Zuzana?“
„Bonege. Mi ricevis kvin ĝeedziĝ-proponojn kaj mi ĉiujn akceptis!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 669

Viro sukcesis malaperi de oficejo kaj iris fiŝi. Post iom da tempo veturas sur rivero motorboato. Viro rapide kaŝas sin en alta herbaro. Kiam la boato forveturis, li diras: „Mi havis feliĉon, nek la estro, nek mia edzino vidis min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 654

Oni alveturigas pomojn al vendejo. Estro post iu momento diras: „La tria-kvalitajn mi miksos en la duan, la dua-kvalitajn mi vendos kiel la unuan, nur la unua kvalito faros al mi zorgojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 646

En vendejo: „Sinjorino, tiun televidilon aĉetu, ĝi estas japana.“
„Mi ne povas, ĉe ni neniu scipovas la japanan lingvon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 634

Diras kliento al horloĝisto: „Majstro, ĝi tiktakas.“
„Kaj kial tio malbonas?“
„Mi ne scias, sed antaŭ riparo ĝi estis barometro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 618

En oficejo diras matene oficistino al sia kolego: „Ĉi nokte mi sonĝis pri vi.“
„Kion mi faris?“
„Nenion.“
„Do tio estis vere mi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Dungitoj kaj vendistoj

Ŝerco 493

Revenas du viroj el gastejo kaj unu volas malŝlosi pordon per cigaredo. Lia kunulo atentigis lin pri tio kaj la ebriigito ektimas: „Ĉu eble mi forfumis ŝlosilon?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo

Stultulo

Fonto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Amo, Sekso, Virinoj

Ŝerco 425

Mi estis belega, saĝa, riĉa, seksuma - kaj poste eksonoris la stulta vekhorloĝo...
3.3333/5 (3 voĉoj)
La

Kie estas Ĉarlio?

Ĉarlio kaŝiĝas pro Chuck Norris.

Fonto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris