Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 226

La virino telefonas al sia edzo:
- Karulo, mi havas bonan kaj malbonan informon pri via aŭtomobilo.
- Nun, mi partoprenas gravan kunsidon, karulino. Do, diru apenaŭ la bonan informon.
- La “airbag” de via aŭtomobilo bonege funkcias!
3.2500/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ekzameno

Patro diras:
- Filo, pli bone, se vi trapason tiun-ĉi ekzamenon. Se ne, forgesu, ke mi estas via patro.
- Kompreneble, paĉjo.
5 horoj poste:
- Filo, kiel via ekzameno? Ĉu vi trapasis?
- Pardonu, sed kiu vi estas?
3.2500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo

Televido

3.2353/5 (17 voĉoj)
La Scienco

Kiu partoprenis, komprenos...

3.2222/5 (9 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 280

Du knaboj faras neĝhomon. Kiam ĝi estas preskaŭ preta, unu el ili proponas:
- Ni iru en kuirejon por preni karoton.
- Ni prenu du karotojn. Ĉu vi forgesis la nazon?!
3.2222/5 (9 voĉoj)
La Sekso

Bone vivanta maljunulo

Mia avuiĉo (avo) vivis pli ol 100 jarojn.
Maten-, tag- kaj vespermanĝe li prenis kuleron da kaviaro kaj glutis ĝin helpe de tre bona viskio, post tio li fumadis kuban cigaron.
Por resti bonkondicia, li dufoje en semajno en restoracio mendis luksan bifstekon. Kaj energion donis al li regulaj rendevuoj kun junaj prostituitoj.
-Kaj pro kio li fine mortis?
Ni devis lin mortigi pro la altaj kostoj.
3.2000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Muŝo en supo 1

"Kelnero, en mia supo naĝas senviva muŝo!"
"Ho, jes, la varmega akvo mortigadas ilin…"
3.2000/5 (5 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1514

„Mia familio estas tre malnova,“ diras aristokrato. „Ni havas ŝuldojn, kiuj devenas jam el la dekunua jarcento!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.2000/5 (5 voĉoj)
La

Puloj

Du puloj eliras el kinejo. Unu demandas la alian:
- Ni iras piede aŭ ni atendas hundon?
3.2000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 230

La lernejestro telefonas al la patro de iu lernanto:
- Mi havas bonan kaj malbonan informon pri via filo.
- Unue, rakontu la malbonan.
- Lastatempe via filo estas manifestanta gejajn tendencojn.
- Ho, ve! Kia tragedio! Nun, rakontu la bonan informon.
- Li estis elektita Printempa Reĝino de nia lernejo!!!
3.1667/5 (6 voĉoj)
La Lernejo