Post la ĉampioneco de arbekspluatado en Kanado oni demandas venkinton: „Kie vi tiel bone ellernis tion?
„En Saharo.“
„Ja en Saharo ne estas arboj.“
„Nuntempe ne plu.“
Bela virino alvenas en lago, atente ĉirkaŭrigardas kaj senvestas sin. Subite, aŭdiĝas vira voĉo:
- Banado estas malpermesita en tiu ĉi lago.
- Do, kial vi ne diris pri tio antaŭ ol mi senvesti min?!
- Senvestiĝo ne estas malpermesita!
Novedzo fanfaronas en drinkejo: „Mi tre bone edziĝis. Mia edzino estas agrabla, saĝa kaj fidela al mi.“
Amikoj mokas lin: „Kiel vi povas scii tion?“
La novedzo: „Ja ŝi mem diris tion al mi.“