Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Neĝo

- Kion la plej unue lernas eta eskimo?
- Ne manĝi flavan neĝon.
3.5000/5 (10 voĉoj)
La Infanoj, Naciecoj

Impostoj

Ĵurnalisto intervjuas kanibalon:
- Ĉu en via lando vi pagas impostojn?
- Ne.
- Kial ne?
- Ni manĝis ministron de financoj kaj nun neniu kuraĝas okupi lian postenon.
3.8333/5 (6 voĉoj)
La

Fideleco

En lito viro kun virino brakumas unu la alian.
Virino: Kara, ni promesis unu al la alia eternan fidelecon. Sed mia edzo diris al mi, ke li vidis vin promenante kun via edzino man-en-mane!
3.7143/5 (7 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Maldungado

Ĉefo vokas laboristojn kaj diras:
- Mi havas malbonan novaĵon. Por ŝpari monon mi devas maldungi iun de vi.
- Min ne, ĉar mi estas malplimulto kaj mi povas akuzi vin je rasismo - rapide reagas nigrulo.
- Mi estas virino kaj se vi maldungos min, mi tuj iros al juĝejo kaj akuzos vin je seksismo - diras sekretarino.
- Se vi maldungos min, mi akuzos vin je diskriminacio pro aĝo - diris sepdekjara laboristo.
Tiam ĉiuj rigardis sendefendan, junan, blankan kaj sanan laboristan. Tiu cerbumis dum momento kaj diris:
- Lastatempe ŝajnas al mi, ke mi iĝis samseksemulo.
4.1250/5 (8 voĉoj)
La

Malbona kombino

- Kio estas la plej malbona kombino de du malsanoj?
- Alzheimer kaj lakso. Vi kuras, sed ne memoras kien.
4.6429/5 (14 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Nigra humuro

Ora fiŝeto

Parolas amikoj:
- Kion vi farus, se vi kaptus oran fiŝeton, kiu realigas revojn?
- Mi petus de ĝi monon.
- Kaj mi amon.
- Kaj mi fritus ĝin sur pato.
- Kial?
- Lastatempe mi petis de ĝi amon kaj amikecon. Nun sekvas min enamiĝintaj samseksemuloj kaj virinoj diras al mi "ni restu amikoj".
4.0000/5 (8 voĉoj)
La Bestoj

Studento

Kio estas la tri plej grandaj mensogoj de studentoj?
- Ekde morgaŭ mi ne drinkos.
- Ekde morgaŭ mi lernos.
- Dankon, mi ne estas malsata.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo, Lernejo

En parko

Vespere en parko knabo romantike flustras al orelo de knabino:
- Kara, diru tiuj vortojn, kiuj kunigos nin por ĉiam.
- Mi estas graveda.
3.8333/5 (6 voĉoj)
La Amo, Sekso, Virinoj, Viroj

Onklino

Parolas du amikoj:
- Ĉu vi plu estas fianĉiĝinta kun Manjo?
- Ne, ŝi lasis min antaŭ monato. Ŝi diris, ke mi estas malriĉa.
- Sed kial? Ĉu vi ne diris al ŝi, ke vi havas riĉan onklon.
- Mi diris - nun ŝi iĝis mia onklino.
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Amo, Virinoj, Viroj

Titaniko

- Kial ĉefrolon en filmo "Titaniko" ricevis Leonardo DiCaprio?
- Ĉar Bruce Willis savus ĉiujn.
4.6000/5 (5 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj