Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Pendigante pentraĵon

Sesjara Sandor kuras ploregante al sia patrino.
„Pendigante pentraĵon Paĉjo batis al si la dikan fingron!”
„Plej verŝajne tio ne estis tiom malbona” sonis la konsolanta respondo de la patrino. Granda knabo ne bezonas plori pro tia bagatelo. Pli bone estas ridi!”
„Jes, ĝuste tion mi faris”, singultis la sesjara knabo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Patrinoj

Avo kaj nepino

En la sino de avoĉjo sidadas nepineto kaj rigardadas la faltojn de la maljunulo:
– Kio estas tiuj aĵoj sur via vizaĝo, avĉjo?
– Faltoj.
– Kaj ĉu ilin donis Dio al vi?
– Jes, li kreis min jam antaŭlonge.
La knabineto palpadas sian propran vizaĝon:
– Ĉu ankaŭ min kreis Dio?
– Jes, sed vin antaŭ nelonge.
– Laŭ tio Dio estas nun jam multe pli lerta, ĉu?

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Religio

Ŝerco 1834

– Diru, sinjoro Kukurbo, kial estas tiel ruĝa via kapo kaj ŝvelinta via gorĝo?
– Tre doloras la gorĝo la ĉevalon.
– Nu, kaj?
– La veterinaro preskribis duonpoteton da pulvoro. Li donis ankaŭ gumtubon por meti ĝin en la buŝon de la ĉevalo, kaj tra ĝi mi blovu la pulvoron en la gorĝon de la ĉevalo.
– Nu, kaj?
– Antaŭ ol mi, blovis la ĉevalo!

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Kuracistoj kaj pacientoj

Nova vendejego

Proksime de ni ekfunkciis nova vendejego, kie zorgas aŭtomata asperga sistemo pri tio, ke la varoj restu freŝaj. Antaŭ ol la asperg-sistemo ekas, aŭdeblas tondrado, poste flareblas odoro de pluvo. Proksimiĝante al la laktaĵoj oni aŭdas bovinmuĝadon, kaj venas odoro de freŝa fojno. Irante al la breto kun ovoj ni aŭdas klukadon de kokinoj, kaj disvastiĝas odoro de ovaĵo kun fromaĝo. Super la legomsekcio ŝvebas odoro de krevmaizo...
Neniam plu mi aĉetos tie necesejpaperon.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ĉu manĝi aŭ ne manĝi?

Panjo disputas kun la filineto, kiu ne volas manĝi la okzalaĵon:
– Kion vi pensas, filineto – kio okazas al tiuj, kiuj ne manĝas la manĝaĵon?
– Ili restos sveltaj, kaj ili iĝos famaj modeloj, kaj ili perlaboros sakojn da mono!

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj, Infanoj

Danĝera trafiko

– Mi petas vin, kara juna sinjoro, bonvolu min akompani al la alia flanko. La trafiko estas danĝere vigla, mi estas maljuna, malbone mi vidas.
– Volonte mi helpos. Certe vi loĝas tie.
– Ne, ne tie. Mi venis en la urbon per motorciklo, kaj mi lasis ĝin tie.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011. Esperantigis: László HUSZÁR

4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj, Ŝoforoj

Kraboj, diplomatoj kaj virinoj

Pri kraboj, diplomatoj kaj virinoj oni neniam scias, ĉu ili alvenas, foriras aŭ kien ili iras.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Lordoj, Stultaj ŝercoj, Virinoj

Maldekstramanulo

Li estas amiko kaj ni ne diros, ke li estas monavida. Ni diru, ke li estas maldekstramana kaj li tenas la monon en sia dekstra poŝo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ĝentileco en buso

Iun matenon la buso estis eksterordinare plena, eĉ plenplena. Subite unu el la pasaĝeroj, kiu sidis ĉe la fenestro, kovris sian vizaĝon per la manoj.
“Kio okazas?” – demandis tiu, kiu sidis apud li. “ Ĉu vi malsanas?”
“Ne, certe ne” – respondis la viro ĉe la fenestro. “Sed ne plaĉas al mi vidi maljunulinojn starantajn!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Transloĝiĝo

“Bonan tagon, mi devas ripari akvoellasan tubon.”
“Vi eraras, ni ne havas akvoellasan tubon.”
“Ĉu mi ne estas ĉe s-ro Juliano?
“Ne, li transloĝiĝis antaŭ tri jaroj.”
“Nu, unue oni telefonas por helpo, kaj poste oni senaverte transloĝiĝas...”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj