Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Miraklo

Estis knabino, kiu estis blinda ekde ŝia naskiĝo. Unu tagon, ŝiaj gepatroj anonci al ŝi grandan novaĵon: «Karulin'! Ni trovis medikamenton por kuri vin de via blinduleco! Estas pomado, vi metas ĝin sur viaj okuloj, vi dormas, kaj la postan tagon, vi finfine vidos la mondon!»

Tre ĝoje, la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj. Sed la matenon, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankoraŭ estis blinda... Plorante, ŝi kuris en la ĉambron de ŝiaj gepatroj. Vidante ŝin, ili ekkriis:
«Bonan ŝercotagon!»
4.4545/5 (11 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro

Nur dufoje!

Homino estas mortonta. Ŝia edzo, kolonelo, metis al ŝi la demandon, kiun li volis meti ekde 30 jaroj: «Ĉu adultis vi?»

Mallaŭte ŝi respondis:
«Jes, mia amo, sed nur dufoje.
— Dufoje! Ne pli? Kaj mi pensis dum ĉiuj tiuj jaroj, ke vi estis ĉiam en la lito de la aliaj! Bonvolu pardoni min. Kun kiu?
— Ĉu vere gravas? Unufoje kun via generalo...
— La feklekulo!
— ... kaj unufoje kun via regimento.»
4.4545/5 (11 voĉoj)
La Amo, Sekso, Stultaj ŝercoj, Virinoj, Viroj

Alpistoj

Kio estas la komuna aĵo inter la alpistoj kaj la viroj, kiuj edziĝis al blondulinoj?
Ili ne timas la vakuon.
4.2000/5 (10 voĉoj)
La Amo, Blondulinoj, Stultaj ŝercoj, Virinoj, Viroj

Koncentrejo

Du germanoj interparolas:
Mia avo mortis en nazia koncentrejo.
-Ho ve, ĉu li estis komunisto?
Ne, li ebria falis de gardoturo.
4.4286/5 (14 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro

Ŝerco 280

Du knaboj faras neĝhomon. Kiam ĝi estas preskaŭ preta, unu el ili proponas:
- Ni iru en kuirejon por preni karoton.
- Ni prenu du karotojn. Ĉu vi forgesis la nazon?!
3.2222/5 (9 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 279

Kvinjara knabo demandas antaŭ ol dormi:
- Avineto, kiel aperas infanoj?
- Nu! Tiu estas tre longa rakonto. Sed, iam mi klarigos al vi.
- Rakontu almenaŭ pri la komenco!
3.0000/5 (5 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 278

La malica turisto proponas al la virino:
- Ha, kiajn belajn mamojn vi havas! Ĉu mi povas mordi ilin?! Mi pagos $5,00 al vi!
- Ĉu vi estas freneza?! Mi ne estas tia virino!
- Do, mi pagos $50,00!
- Neniam!
- $500,00!
- Ne! Ne! Ne!
- $5.000,00!
- Konsentite! Sed, unue, ni iru al izolita loko.
- Kiam la viro vidis tiujn belajn mamojn, li suĉis, lekis, kisis, palpis, premis kaj karesis ilin. Senpacience, la virino demandas:
- Kiam, fine, vi mordos ilin?!
- Ne! Ne! Mordi estas tro multekoste!
4.2500/5 (16 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 277

La aviadilo falis en la dezerton, sed postvivis tri viroj: usonano, kanadano kaj brazilano. Ili tuj faris ĵuron inter si: dum la savskipo ne alvenos, ĉiutage ili tranĉos pecon de siaj propraj karnoj por manĝi. Dum la tago, ĉiuj ekmalsatis. Tiam, la usonano tranĉis pecon de sia dika femuro.
- Bonege! Ni manĝos femuraĵon en la tagmanĝo!
Vespere, ĉiuj ekmalsatis denove. Tiam, la kanadano tranĉis pecon de sia dika postaĵo.
- Bonege! Ni manĝos lumbaĵon en la vespermanĝo!
Antaŭ ol dormi, ĉiuj pliafoje ekmalsatis. La brazilano, kiu estas nigrulego, malfermis la zipon de sia pantalono kaj montris sian dikan penison.
- Bonege! Ni manĝos kolbason en la noktomanĝo!
- Ne! Vi apenaŭ trinkos glason da lakto kaj tuj dormos!
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 276

La enlandulo plendas al la kuracisto:
- Mia genera organo tro doloras min, doktoro!
- Por malkovri kio okazas, mi faros kelkajn demandojn al vi. Kia estas via seksa vivo?
- Kiam mi vekiĝas matene, mi tuj seksumas kun mia edzino. Antaŭ ol tagmanĝi mi denove seksumas kun ŝi. Dum la bano mi seksumas kun ŝi. Post la vespermanĝo, mi denove seksumas kun ŝi. Kaj fine, antaŭ ol dormi, mi denove seksumas kun ŝi.
- Jen la kialo! Vi multe seksumas kun via edzino!
- Estas nur tio, doktoro?! Mi eĉ pensis ke tiu doloro estas pro la masturbadoj, kiam mi estas sola en la maizarbustaro!
4.2500/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 275

Influa juĝisto estis elektita por labori en malgranda urbo. La nura problemo estis ke en tiu urbo ne ekzistas virinoj. Post unu monato la juĝisto ekmaltrankviliĝis pro la manko de virinoj kaj demandis al sia asesoro:
- Kiel la viroj de ĉi tiu urbo kontentigas sian seksan malsaton?
- Estas facile: ĉe la bordo de la rivero vi trovos ĉevalinon kiu...
- Sufiĉe! Ĝis revido!
Sed, kiam la juĝisto alvenis tien, li notis ke pluraj viroj staras en vico malantaŭ la ĉevalino. Diskrete, la juĝisto restis en la lasta loko de la vico, sed la viro, kiu estis antaŭ li, diris:
- Ne, S-ro Juĝisto! Vi estas aŭtoritato! Do, ni ĉiuj permesas ke vi estu la unua persono de la vico.
Kiam la juĝisto jam estis malantaŭ la ĉevalino, li mallevis siajn pantalonon kaj kalsonon kaj ekseksumis kun la ĉevalino. Vidante tion, ĉiuj en la vico elparolis:
- Hoooooo!!!!
Kiam la juĝisto finis seksumi, la unua viro de la vico klarigas al li:
- S-ro Juĝisto, estas kompreneble ke vi estas afliktita, sed la ĉevalino taŭgas nur por helpi nin trapasi la riveron. La bordelo troviĝas ĉe la alia bordo de la rivero!
3.9000/5 (10 voĉoj)
La Sekso