Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Polico

Ĉe polico:
- Kie vi loĝas?
- Kun miaj gepatroj.
- Kie loĝas viaj gepatroj?
- Kun mi.
- Kie vi ĉiuj loĝas?
- Komune.
- Kie estas via hejmo?
- Apud hejmo de miaj najbaroj.
- Kie estas hejmo de viaj najbaroj?
- Se mi diros, vi ne kredos.
- Diru!
- Apud mia hejmo.
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Instruisto

Instruisto:
- Kiu sentas sin stulta, bonvolu ekstrari.
Neniu ekstaras.
- Mi certas, ke estas iaj stultuloj ĉi-tie. Vi povas ekstari.
Ekstaras malgranda Joĉjo. Instruisto demandas:
- Ho, Joĉjo, do vi opinias, ke vi estas stulta?
- Ne, sed mi simple kompatis vin, kiu staras sole.
4.6250/5 (8 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo

Ekzameno

Patro diras:
- Filo, pli bone, se vi trapason tiun-ĉi ekzamenon. Se ne, forgesu, ke mi estas via patro.
- Kompreneble, paĉjo.
5 horoj poste:
- Filo, kiel via ekzameno? Ĉu vi trapasis?
- Pardonu, sed kiu vi estas?
3.2500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo

Vizito en lernejo

Rusa prezidanto vizitas unu el rusaj bazlernejoj. Estas planita ankaŭ tempo por demandoj de infanoj. Saŝa ekstaras kaj demandas:
- Sinjoro prezidanto, mi havas por vi tri demandojn:
1. Kial ni aneksis Krimeon?
2. Kial ni sendas rusajn soldatoj al Ukrainio?
3. Kiu mortigis Boris Nemcov?
Tiam aŭdeblas sonorilo, kiu anoncas paŭzon. Post la paŭzo infanoj revenas al la klasĉambro kaj ekstaras Dima:
- Sinjoro prezidanto, mi havas por vi kvin demandojn:
1. Kial ni aneksis Krimeon?
2. Kial ni sendas rusajn soldatojn al Ukrainio?
3. Kiu mortigis Boris Nemcov?
4. Kial la sonorilo sonoris 20 minutoj antaŭ la vera fino de la leciono?
5. Kie malaperis Saŝa?
4.7619/5 (21 voĉoj)
La Naciecoj, Politiko

Ŝerco 139

Kial estis la afrika muzikisto unika? Ĉar li estis sen-egala!
4.4000/5 (5 voĉoj)
La

Volo de viroj kaj virinoj

Virino volas ĉiujn aferojn de unu viro.
Viro volas unu aferon de ĉiuj virinoj.
4.5833/5 (12 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Kodo de vivo

Vivo estus pli facila se ni havus ĝian fontokodon.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Komputiloj

Finna soldato

Jaro 1939, vintra milito. Granda divizio de sovetia armeo marŝas apud landlimo. Subite de malantaŭ malgranda monteto ili aŭdas voĉon:
- Unu finna soldato estas pli bona ol dek sovetiaj soldatoj!
La sovetia estro rapide elektas la dek plej bonajn soldatojn kaj sendas ilin malantaŭ la monteton. Post momento aŭdeblas sonoj de pafiloj kaj iĝas silento.
Voĉo denove aŭdeblas:
- Unu finna soldato estas pli bona ol cent sovetiaj soldatoj!
La kolera sovetia estro rapide vokas la cent plej bonajn soldatojn kaj sendas ilin malantaŭ la monteton. Aŭdeblas pafsonoj kaj post 10 minutoj denove iĝas silento.
Trankvila voĉo aŭdeblas denove:
- Unu finna soldato estas pli bona ol mil sovetiaj soldatoj!
La kolerega sovetia estro sendas mil soldatoj malantaŭ la monteton. Pafiloj pafas, eksplodas grenadoj, flugas raketoj… kaj denove ĉio silentiĝas.
Finfine unu tre vundita sovetia soldato sukcesas alrampi reen al estro. Mortante, li diras lastajn vortojn:
- Ne sendu plu niajn soldatojn… Tio estas kaptilo… Ili estas DUOPE…
4.2143/5 (14 voĉoj)
La Naciecoj

Dudek tri

Kio estas la plej bona afero, kiam oni seksumas kun dudek tri-jaraj knabinoj?

Estas dudek da ili.
4.1000/5 (10 voĉoj)
La Nigra humuro, Sekso

Kontrabando

Juan alvenas per biciklo al la landlimo inter Meksiko kaj Usono. Li portas grandan sakon. La doganisto demandas lin:
— Kion vi transportas?
— Sablon.
La doganisto, nekredema, malfermas la sakon, malplenigas ĝin kaj detale priserĉas la sablon. Li trovas nenion en ĝi.
— Bone, vi povas iri plu.
Juan kolektas la sablon, kiun li povas, metas ĝin en la sakon, ekrajdas la biciklon kaj foriras.

Unu semajnon poste, la samo okazas. La doganisto tiufoje decidas aresti Juan por nokto, dum li sendas sablon por analizo. La analizo konfirmas, ke ĝi estas nura sablo, do li ellasas Juan. Kaj tio rekomenciĝas ĉiusemajne dum pluraj jaroj. La doganisto ĉiufoje priserĉas la sakon, kelkfoje sendas sablon por analizo, sed trovas nur sablon. Kaj unu tagon, Juan ĉesas trairadi la landlimon kun sia biciklo kaj sako de sablo.

Multajn jarojn poste, la doganisto emeritiĝis kaj ferias en Meksiko kaj hazarde vidas Juan en trinkejo ĉe la plaĝo.
— Hej, mi rekonas vin! Vi estas la knabo, kiu trairadis la landlimon kun biciklo kaj sako de sablo, ĉu ne?
— Jes, estas mi.
— Kio novas ĉe vi?
— Mi aĉetis ĉi tiun trinkejon kaj mi bone vivas.

La doganisto iomete hezitas, sed fine demandas:
— Mi emeritiĝis kaj nun mi ne plu havas ian ajn povon. Mi scivolas ion, pri kio mi pensas, ekde kiam mi vidis vin la unuan fojon. Estu sincera: ĉu vi kontrabandis?
— Jes, tiel mi aĉetis la trinkejon — respondas Juan kun rideto.
— Kaj kion vi kontrabandis?
— Biciklojn.
4.4286/5 (7 voĉoj)
La