Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Ŝerco 264

La viro mortis kaj iris al la ĉielo. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis:
- Dio, kio estas mil jaroj por vi?
- Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo.
- Kaj kio estas unu miliono da realoj por vi?
- Nu! Unu miliono da realoj por mi estas unu centavo.
- Donu unu centavon al mi, Dio!
- Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Religio

Ŝerco 263

Ĉar la kato ekĝenis la portugalon, li decidis malaperigi ĝin. Unue, li metis la katon en sian aŭtomobilon, veturis dum dek minutoj tra la urbo kaj forlasis la katon. Tamen, kiam li alvenis hejmen, li vidas la katon antaŭ la pordo de la domo. Tre kolere, li metas denove la katon en la aŭtomobilon, sed ĉi-foje li veturis tra la tuta urbo dum unu horo. Vespere, li telefonas al sia edzino:
- Maria, estas mi: Manuel! Ĉu la kato revenis?
- Jes, ĝi estas ĉi tie.
- Do, donu la telefonon al la kato por ke ĝi instruu al mi kiel oni revenas hejmen!
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Naciecoj

Ŝerco 262

La portugala sciencisto konigas al la mondo:
- Mi ĵus inventis pilolon kiu sensoifigas onin.
- Sed, kiel ĝi funkcias?
- Simple: englutu ĝin kun glaso da akvo!
2.6000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj

Ŝerco 261

Kion oni devas fari por ekkoni malperfektaĵojn de virino?
Simple: Laŭdu ŝin antaŭ siaj amikinoj!
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 260

Ĉu povas virino igi viron milionulo?
Respondo: jes, se li estas miliardulo!
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 259

Pli validas UNU en la mano ol DU en la mamzono!!!
3.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 258

Geedzoj feliĉaj estas tiuj en kiu la viro estas surda kaj la virino estas blinda!!!
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 257

Kial kokinoj ne havas mamojn?
Respondo: Ĉar kokoj ne havas manojn!
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 256

Kiel oni scias ke politikisto mensogas?
Respondo: Kiam li movas siajn lipojn!
4.0000/5 (6 voĉoj)
La Politiko

Ŝerco 255

Kiu estas la diferenco inter paraŝuto kaj kondomo?
Respondo: Kiam paraŝuto rompiĝas, iu mortas. Kiam kondomo rompiĝas, iu naskiĝas!
3.6250/5 (8 voĉoj)
La Sekso