Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

En la IJK povas okazi io ajn

Iam estis junulino, kiu hejmen venis post sia unua IJK. Diris ŝi al sia patro: "Paĉjo, mi pardonpetas, sed mi ne plu estas virgulinon."
Respondis la patro kolere: "Nun mi elspezis tiom da mono por viaj kursoj, kaj vi ankoraŭ NE REGAS LA AKUZATIVON!"

Fonto: Vikipedio

4.2000/5 (10 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Taŭga ŝtatprezidento

Kial ruslanda prezidento Jelcin forlasis sian postenon?
- Ĉar li nun havas putinon!

Fonto: Vikipedio

3.5000/5 (10 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

La demando

Kial kuŝas la agnostikisma, analfabeta, fundament-fidela Esperantisto ŝvite enlite, ne povanta endormiĝi?
- Turmentas lin la demando, ĉu ekzistas Ido!

Fonto: Vikipedio

4.0000/5 (1 voĉo)
La Esperantaj vortoj

Ses-flanka lando

Kiu lando havas ses flankojn?
- Kubo

Fonto: Vikipedio

5.0000/5 (9 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Plej unikaj homoj

En kiu urbo loĝas la plej unikaj homoj?
- Dakaro: tie la loĝantoj estas senegalaj!

Fonto: Vikipedio

4.4545/5 (11 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Frenezaj virinoj

Kial ĉiuj virinoj estas frenezaj?
- Ĉar ili havas mens-truojn!

Fonto: Vikipedio

4.6000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Virinoj

Damoj en Esperantaj kluboj

Kial veraj damoj ne vizitas Esperantajn klubojn?
- Ĉar tie estas barb-aroj.

Fonto: Vikipedio

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Amendaj hormonoj

Kion la junaj seksbombulinoj amas en la pli aĝaj viroj?
- La hor-monojn.

Fonto: Vikipedio

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Monaĥejo

Kial Zamenhof inventis la vorton "monaĥejo"?
- Ĉar multaj havas klostrofobion.

Fonto: Vikipedio

4.6667/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Informoj

Kial la televidstacio ŝanĝis la novaĵ-legistinon?
- Ĉar la nova havas pli bonajn in-formojn.

Fonto: Vikipedio

4.8000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj