La junulino kudris apud fenestro kiam ŝi ekfurzis. Sed, post ĉiu furzado, ŝi elparolas:
- Ha, kia liberigeco!
Post pluraj furzadoj, ŝi sin turnas al la fenestro kaj rimarkas ke sia amato estas tie kaj rigardas ŝin. Surprizita, ŝi demandas:
- Ekde kiam vi estas tie?!
- Ekde la unua liberigeco!
La enlandulo vizitas unuafoje grandan urbon. Tiam, li vidas malbelan virinon kiu eniras en lifton kaj la pordo fermiĝas. Post kvin minutoj, la pordo de la lifto malfermiĝas kaj eliras bela virino. Vidinte tion, li tuj petas al sia filo:
- Venigu vian patrinon ĉi tien la plej rapide!
Du viroj serĉas samtempe siajn edzinojn en la superbazaro. Tiam, ili solvas helpi unu la alian:
- Unue, ni serĉu vian edzinon, sed diru kia ŝi estas?
- Ŝi estas bela, havas blondajn harojn, kun belforma korpo kaj portas mallongan robon. Kaj kia estas via edzino?
- Forgesu mian edzinon. Ni serĉu apenaŭ vian edzinon!
Dum la juĝado la S-ro Juĝisto demandas al la virino:
- Ĉu la kuglo kiu trafis kaj mortigis vian edzon estis akcidento?
- Jes, S-ro Juĝisto. Estis nura akcidento.
- Do, ĉu ĉiuj sep pafadoj estis akcidento?!
La frenezulo demandas al la alia frenezulo:
- Kion vi faras?
- Mi skribas leteron al mia amatino.
- Sed vi ne scias skribi!
- Ne gravas! Ŝi ankaŭ ne scias legi!
La virino plendas al la psikiatro:
- Mia edzo freneziĝis, doktoro!
- Sed, kial vi tiel opinias?
- Ĉar ĉiutage li konversacias kun nia pordo.
- Ĉu vi vidis tion?
- Ne! La propra pordo diris al mi!
La viro trovis lampon. Kiam li frotis ĝin, aperis feo kiu havigis unu deziron al li.
- Mi ĉiam havis revon: mi volas ke vi kreu ponton kiu kunligos Usonon al Japanio!
- Tia deziro estas malfacilega, preskaŭ neebla! Do, petu ion pli realigeblan.
- Do, donu al mi la kapablon kompreni la menson de ĉiuj virinoj sur la tero.
- Ĉu la ponto povas almenaŭ atingi Havajon?!!!
Tri amikoj estis perditaj antaŭ multe da tempo en insulo. Iam, ili trovis lampon. Kiam ili frotis ĝin, aperis feo kiu havigis unu deziron al ĉiu el ili.
- Mi havas familion en Londono. Sendu min tien la plej rapide!
- Mi havas bonan vivon en Parizo. Sendu min tien la plej rapide!
- Restis apenaŭ vi. Kion vi deziras?
- Ĉi tie restis tiel silenta kaj malloga sen miaj amikoj! Mi deziras ke vi revenigu ilin la plej rapide!