Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Bonkoreco

Sovetia televido kreas filmon pri bonkoreco de Stalin. Alvenas al Stalin knabineto:
- Onklo, donu al mi bombonon!
Stalin diras:
- Forfikiĝu!
Kaj en tiu momento televido montras grandegan bildon kun surskribo:
KAJ LI POVIS MORTIGI!!!
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Politiko

Du aŭ tri

Ivan kaj Peĉjo iras al alkoholvendejo:
- Ĉu ni prenos du aŭ tri?
- Du. Hieraŭ ni prenis tri kaj unu restis.
- Bone. Do... Bonvolu doni al ni kvar botelojn de vodko kaj du bulketojn.
4.3333/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Viroj

Kiel bestoj

Joĉjo fanfaronas inter amikoj:
- Mi estas forta kiel virbovo, ĉar mi manĝas multe da viando.
Kaj unu el kolegoj diras:
- Mi dubas. Mi manĝas multe da fiŝoj, sed mi plu ne scipovas naĝi.
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Infanoj, Stultaj ŝercoj

Nomoj

Parolas du amikinoj:
- Ĉefo plialtigis mian salajron, kiam li eksciis, ke al mia filo mi donis lian nomon.
- Mian ankaŭ plialtigis, kiam li eksciis, ke al mia filo mi ne donis lian familinomon.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Sekso

Supo

Joĉjo revenas de la lernejo kaj plendas al la patrino plorante:
- Panjo, aliaj infanoj primokas min, ke mi havas grandegan stomakon kaj mi estas voremulo.
- Ne, Joĉjo. Vi manĝas tiom, kiom aliaj infanoj. Kaj nun manĝu la supon, ĉar mi bezonas la bankuvon.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Patrinoj

Onklino

Blondulino plendas al ŝia amikino:
- Imagu, mia fratino hieraŭ naskis infanon, sed ŝi ne diris ĉu knabon aŭ knabinon. Kaj nun mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino.
3.6000/5 (5 voĉoj)
La Blondulinoj, Infanoj

Prezo de alkoholo

Parolas filo kun patro:
- Paĉjo, en televido oni diris, ke alkoholo iĝos pli multekosta. Ĉu tio signifas, ke vi drinkos malpli multe?
- Ne. Tio signifas, ke vi manĝos malpli multe.
4.1667/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Infanoj, Viroj

Dolorigaj ŝuoj

Mi malamas ŝuojn. Ĉiam, kiam mi vekiĝas surhavante ilin, tutan tagon doloras mia kapo.
3.5385/5 (13 voĉoj)
La Alkoholo

Amikoj kaj neĝflokoj

Amikoj estas kiel neĝflokoj.
Se vi pisas al ili, ili malaperos.
4.5833/5 (12 voĉoj)
La Aforismoj

Vegetaraj manĝaĵoj

Mi amegas vegetarajn manĝaĵojn, laŭ mi ili estas la plej bona aldonaĵo al viando!
2.5000/5 (2 voĉoj)
La