Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Ne manĝu irlandanojn

Kial kanibaloj ne manĝas irlandanojn? Ĉar kiam ili estas en la poto ili manĝas ĉiujn terpomojn.

Fonto

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Naciecoj

Diskutoj de uzantoj de komputiloj

Diskutoj de Linukso-uzantoj: Kiun distribuaĵon vi uzas? Kun kiu grafika medio? Ĉu X.org aŭ Wayland? Kun kiu pakaĵa sistemo? En kiu versio? Ĉu vi mem kompilas la programojn? Ĉu la kernon? Kiu komando estas la plej amuza?

Diskutoj de Vindozo-uzantoj: Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Komputiloj

Invito de vampíro

Vampiro invitis virgulinon al sia kastelo dirante: "Mi ŝatus vingustumi!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Chuck kaj la lernejo

Chuck Norris foje dum du tagoj ne estis en la lernejo. De tiam ni nomas ilin "semajnfino".

Kiam Chuck Norris iam malfruis al la lernejo, la instruisto punis ĉiujn klasanojn, ĉar ili venis tro frue.
5.0000/5 (1 voĉo)
La Chuck Norris

Chuck Norris naskita

Tuj post sia naskiĝo Chuck Norris vangofrapis la kuraciston, ĉar tiu ne ploris
5.0000/5 (1 voĉo)
La Chuck Norris

Chuck Norris en Fejsbuko

Kiam Chuck Norris faris konton en Fejsbuko, ties regularo konsentis kun li.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Geografio

Panjo, bv. pridemandi min pri geografio!
-Bone. Kiu estas la ĉefurbo de Germanujo?
Berlino.
Kaj la ĉefurbo de Aŭstrujo?
Berlino.
-Hm. Kaj la ĉefurbo de Polujo?
Berlino.
-Eĥ, kaj la ĉefurbo de Francujo?
Berlino.
-Ne plaĉas al mi diri tion, sed vi vere estas malbona en geografio, mia kara Adolf.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj, Politiko

Viruso

Se Esperanto komencus disvastiĝi kiel viruso, esperantistoj tuj trovus vakcinon.
4.0000/5 (3 voĉoj)

(2) Kiam la komunistoj revenos

... ĉio tio estas bonega. Sed mi timas pri tio, kio okazos al vi, kiam la komunistoj revenos".
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Patrinoj, Politiko

Kiam la komunistoj revenos

Leonid Breĵnev ĵus iĝis la Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio. Li deziras, ke sia maljuna patrino fieru kaj ĝoju.
"Panjo, rigardu! Mi nun havas la plej grandan loĝejon de Moskvo!"
Tamen ŝi ne entuziasmas.

"Panjo, ni aŭtu iom!"
Li ĉirkaŭiras Moskvon kun ŝi per sia luksega aŭto.
"Bela aŭto, ĉu ne?"
Lia panjo videble ne ĝojas.

Breĵnev decidas montri al ŝi foton de sia plej bela daĉo.
"Kia rava domo, kia eksterordinara pejzaĝo cirkaŭ ĝi, ĉu ne Panjo? Kaj mi havas almenaŭ 4 aliajn daĉojn se vi ne ŝatas ĉi-tiun!"
Sed ŝi aspektas maltrankvile.
"Panjo, mi ne komprenas, kio estas la problemo"?
"Leonid, ĉio tio estas bo
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Patrinoj, Politiko