Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

La plej faŝisma lando

Kiu estas la plej faŝisma lando de la mondo?

Brunejo.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Politiko

Alflugo aŭstralien

- Ĉu vi estas iam punigita?
- Mi ne sciis, ke tio daŭre estas deviga.
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Plibonigo de la Esperanta Civito

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

La fortaj politikaj ligoj inter Germanujo kaj Rusujo

Estas fortaj politikaj ligoj inter Germanujo kaj Rusujo.

Okaze de la parlamenta baloto en Germanujo ĉi-septembre, germanaj ekstremdekstraj politikistoj povas ĝui la subtenon de la publika rusa kanalo RT.

Okaze de la parlamenta baloto en Rusujo ĉi-septembre, rusaj opoziciaj politikistoj povas ĝui la subtenon de la publika germana hospitalo Charité.
5.0000/5 (1 voĉo)
La Naciecoj, Nigra humuro, Politiko

Konkludo de la Ido-skismo

5.0000/5 (2 voĉoj)
La

Amindumado sur nudista plaĝo

Sur nudista plaĝo:
— Junulino, vi plaĉas al mi.
— Mi vidas!

Fonto: Telegramo

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Honesta labora intervjuo

labora intervjuisto: Ĉu vi pretas labori en la plej elstara firmao en la industrio?
mi: Ne! Ĝuste tial mi kandidatiĝis ĉe vi!
5.0000/5 (1 voĉo)
La Dungitoj kaj vendistoj

Kuna vagado

Hodiaŭ mi gevagis kun mia koramikino. Mi virvagis, kaj ŝi vaginis.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

La idisto kaj la simioj

Bestozorgisto veturigas simiojn al la zoo, sed survoje ŝia aŭto paneas. Haltas idisto kaj demandas, ĉu li povas helpi. Ŝi respondas:
-Mi sukcesos mem ripari, daŭros nur sufiĉe longe. Aŭskultu: Vi havas ŝarĝaŭteton; mi donos al vi 50 spesmilojn, se vi veturos kun miaj simioj al la zoo.
La idisto konsentas kaj forveturas kun la bestoj. Post ioma tempo, kiam la aŭto estas preskaŭ riparita, la bestozorgisto vidas, ke la idisto revenas - sed la simioj daŭre estas en la aŭto! Ŝi haltigas lin kaj demandas, ĉu li ne veturis kun ili al la zoo. Li respondas:
-Ho, ni esis en la zoo! Di la spesmili restis sufice, do ni nun iros al la kinejo!
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Sorĉistino kuiras min

Sorĉistino kuiras min en supo.
Sorĉistino (frapas min per kulerego): Ĉesu *frapo* manĝi *frapo* ĉiujn *frapo* terpomojn *frapo frapo frapo*!

Fonto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro