Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 518

„Kia bruo estas en koridoro?“
„Najbaro falis de sur ŝtuparo, kiam li portis rumon.“
„Ĉu li disverŝis ĝin?“
„Ne, li havis fermitan buŝon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.2500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo

Chuck kaj universo

La universo estas ĉirkaŭ la Tero nur tial, ĉar ĝi timas estis sur sama planedo kun Chuck Norris.
1.4667/5 (15 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1582

Rusa proverbo:

«Kiam virinoj babilas, ranoj povas silenti, ĉar ilin oni ne aŭdas».

Fonto: Rido Sanigas

1.5000/5 (8 voĉoj)
La Virinoj

Chuck kaj Vindozo

Chuck Norris kapablis el Vindozo forigi la Korbon.
1.5333/5 (15 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 253

Prizorgita, la patro klarigas al la kuracisto:
- Doktoro, mia filo jam estas sesmonata, sed liaj okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis!
- Laŭ mia opinio, necesas malfermi viajn okulojn. Ĉu vi ne vidas ke tiu infano estas ĉino?!
1.6667/5 (3 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 602

Plendas edzino: „Imagu, nia hundo sukcesis veni en manĝoĉambron kaj devoris ĉion, nur hundbiskvitojn ĝi eĉ ne tuŝis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 683

„Johano, kion diris al vi edzino, kiam vi venis hejmen nur matene?“
„Nek unu vorton. Kaj tiujn 3 dentojn mi ĉiukaze volis lasi eltiri.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 1041

„Sinjoro doktoro, kion fari, kiam dormopiloloj ne efikos?
„Poste vi devos la tutan vesperon rigardi televidon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1044

Kuracisto al pacientino: „Ĉi tie mi skribis al vi recepton.“
„Sinjoro doktoro, ĉu ankaŭ vi ŝatas kuiri?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1496

Sinjorino venis malfrue en teatron kaj demandas biletvendistinon: „Ĉu tre multe mi malfruis?“
„Do, unu akton oni jam forludis.“
„Ĉu vere? Kaj kiun?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.6667/5 (3 voĉoj)
La