Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Malpermesitaj kondomoj

Kial katolika eklezio malpermesis uzadon de kondomoj?
Ĉar ili alkroĉiĝas al dentorektigiloj de mesknaboj.
4.5625/5 (16 voĉoj)
La Religio, Sekso

Stripklubo

Patrino riproĉas filon, kiu ĵus revenis el stripklubo:
- Kiel vi povis? Tio estas abomena! Certe vi vidis tie aĵojn, kiujn vi ne devintus vidi.
- Jes - respondas filo. - Mi vidis tie patron.
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Sekso

Ĉe dentisto

Dentisto diras al paciento:
- Pardonu, sed mi erare forprenis vian sanan denton, nun mi devas okupiĝi pri malsana.
- Bonŝance vi ne estas okulisto.
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Masoĥisto kaj sadisto

Masoĥisto al sadisto:
-Batu min! Batu min!
Kaj sadisto:
- Ne!
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 133

Saluton!
mi ĵus survojas al vi kaj kiam mi jam atingos vin, certe ni finos en lito. Mi promesas ke vi ŝvitegos pro tio kion mi faros al vi.
via gripo
4.5714/5 (7 voĉoj)

Interreto kulpas

Fonto

4.5714/5 (7 voĉoj)
La Politiko, Virinoj

La mensogodetektilo

Volapukisto, Esperantisto kaj Idisto amuziĝas per mensogodetektilo. Unue la Volapukisto:

- Mi pensas ke mi povas plene ĝuste konjugacii la Volapukajn verbojn
BIP
- Do, almenaŭ mi scias bone la sonojn de la vokaloj.
Ĝi ne reagas.

La Esperantisto sekvas:
- Mi pensas ke mi neniam forgesas la akuzativon.
BIP
- Nu, mi pensas ke mi kapablus trapasi la C1-KER-ekzamenon.
Neniu sono.

Jen la Idisto:
- Mi pensas...
BIP
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj, Vojaĝoj kaj turismo

Amikoj kaj neĝflokoj

Amikoj estas kiel neĝflokoj.
Se vi pisas al ili, ili malaperos.
4.5833/5 (12 voĉoj)
La Aforismoj

Volo de viroj kaj virinoj

Virino volas ĉiujn aferojn de unu viro.
Viro volas unu aferon de ĉiuj virinoj.
4.5833/5 (12 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Malbona novaĵo

Kuracisto diras al viro: "Mi havas malbonan novaĵon por vi. Vi baldaŭ mortos."
"Ho ve! Do kiom da tempo mi ankoraŭ vivos?"
"Dek."
"Dek? Dek da kio? Ĉu jaroj, ĉu monatoj?"
"Naŭ..."
4.5833/5 (12 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj