Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 11

Iri al batalo sen Francio estas kiel iri al ĉasado sen akordiono.
2.0000/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Politiko

Mamuloj

Instruistino demandas infanojn: "Ĉu vi konas ian mamulon, kiu ne havas dentojn?"
Joĉjo respondas: "Mian avon."
2.0000/5 (9 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo

Ŝerco 1724

Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...
2.0000/5 (21 voĉoj)
La Lernejo, Religio

Chuck kaj KFC

Chuck Norris mendis en KFC "Big Mac". Kaj li ricevis ĝin!
2.0833/5 (12 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1588

Patrino, ĉu vi povas ŝanĝi al mi tiun ĉi bileton da kvin eŭrojn?

Kiel ci volas ĝin ŝanĝi?

En bileton da dek eŭrojn.

Fonto: Rido Sanigas

2.1667/5 (6 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 456

Kiam infano havas ĉion, kion li deziras, evidente al li mankas tio, kion li bezonas.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 504

„Kiel vi deziras kolorigi tiun loĝĉambron?“
„Mi deziras, ke ĉi tie plaĉu al mia edzo. Eble tiel, kiel estas kolorigite en la plej proksima gastejo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 1010

Koleras kuracisto: „Ĉu vi scias, ke mi donas konsultojn nur ĝis la kvina?“
Paciento: „Mi scias, sed tiu hundo, kiu mordis min je la kvina kaj tridek minutoj, ne sciis tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Du kamparanoj

Kamparano kuras al sia najbaro kaj diras: "He, sur via propra agro iu perfortas via edzinon!"
Tiu prenas la sterkoforkon kaj ekkuras. Sed post malmulta tempo li revenas promenante kaj diras: "Tio ja entute ne estas mia agro."
2.2857/5 (7 voĉoj)
La Nigra humuro, Sekso, Viroj

Chuck kaj aŭtoj

Kiam Chuck Norris iras tra la strato, la aŭtoj devas rigardi al ambaŭ flankoj.
2.3158/5 (19 voĉoj)
La Chuck Norris