Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Informoj

Kial la televidstacio ŝanĝis la novaĵ-legistinon?
- Ĉar la nova havas pli bonajn in-formojn.

Fonto: Vikipedio

4.8000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Malsata viro

En la baro sidas ulo kaj legas gazeton, antaŭ li staras supo.
Al baron enkuras alia viro, terure malsata. Rigardas kaj vidas ke ulo kiu legas gazeton tute ne zorgas pri la supo. Li kaptas la kuleron kaj komencas rapide manĝegi. Post momento li ekvidas sur la fundo de telero kombilon. Tio tiel lin naŭzigas ke li tuj vomas en teleron. En tiu momento la ulo leganta gazeton superigas kapon kaj demandas:
- Ĉu vi ankaŭ jam atingis tiun parton kun kombilo?
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ĉasleopardo

Fonto

4.8000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj, Komputiloj

Ŝerco 1698

Laŭ la rezultoj de la lasta Ret-enketo 100 procentoj da rusianoj uzas la Reton.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Scienco, Stultaj ŝercoj

Ordigado kun infanoj

Ordigi en apartamento, kie loĝas infanoj, estas kiel purigi siajn dentojn kaj dume manĝi ĉokoladon.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Aforismoj, Infanoj

Ne eblas

Vian familion, viajn najbarojn kaj la prezidanton Rusio vi ne povas elekti.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Politiko

Forpermeso el infero

Vladimiro Putin akcidente falas de la Kremla muro kaj iras inferon.
Post kelkaj jaroj li pro bona konduto rajtas por mallonga tempo reveni al Moskvo.
Li aperinte sur la strato tuj iras en drinkejon kaj mendas vodkon. Trinkante li demandas la kelneron:
Ĉu Krimeo estas nia?
-Jes.
Kaj Donbaso?
-Jes.
Kaj Kievo?
-Jes.
Bone! Kiom mi pagos?
-100 hrivnojn.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Alkoholo, Politiko, Restoracioj

Nevidebla amiko

4.8000/5 (10 voĉoj)
La Infanoj

Redukto de etatoj

4.8333/5 (6 voĉoj)
La Nigra humuro, Politiko

Chuck kaj la mangrenado

Chuck Norris iam ĵetis mangrenadon. Tiu mortigis 20 homojn, kaj iom poste ĝi eksplodis.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris