Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 8

— Ĉu vi havas nudfotojn de via koramikino?
— Ne.
— Ĉu vi volas?
4.6667/5 (9 voĉoj)
La Sekso, Stultaj ŝercoj

Du pastroj

Ie en suda Germanujo katolika pastro havas problemojn kun vespertoj, kiuj loĝas en la turo de lia preĝejo. Kiel ajn li forpelas ilin, la bestoj revenadas post ioma tempo.
Kiam konato rakontas al li, ke la evangelia pastro el la najbara vilaĝo havas neniujn vespertojn en la preĝeja turo, la katolika pastro decidas viziti lin kaj demandi, kial ili ne ekloĝas tie.
"Jes," respondas la evangelia pastro, "pli frue mi same havis ĉiam problemojn kun vespertoj, sed mi sukcesis tiel, kiel ĉe miaj paroĥanoj: Mi la vespertojn baptis, edukis kristane, konfirmaciis - kaj de tiam neniam plu vidis ilin."
4.6667/5 (6 voĉoj)
La Bestoj, Religio

Bopatrino

Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"

Fonto

4.6667/5 (6 voĉoj)
La Patrinoj

Monaĥejo

Kial Zamenhof inventis la vorton "monaĥejo"?
- Ĉar multaj havas klostrofobion.

Fonto: Vikipedio

4.6667/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Afableco

Virino staras antaŭ spegulo kaj diras al edzo:
- Ho, ve! Mi havas pli da faltoj, mi dikiĝis, mi havas malbelan hararon. Kara, diru al mi ion afablan!
- Vi havas bonan vidkapablon.
4.6667/5 (6 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

La plej faŝisma lando

Kiu estas la plej faŝisma lando de la mondo?

Brunejo.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Politiko

La idisto kaj la simioj

Bestozorgisto veturigas simiojn al la zoo, sed survoje ŝia aŭto paneas. Haltas idisto kaj demandas, ĉu li povas helpi. Ŝi respondas:
-Mi sukcesos mem ripari, daŭros nur sufiĉe longe. Aŭskultu: Vi havas ŝarĝaŭteton; mi donos al vi 50 spesmilojn, se vi veturos kun miaj simioj al la zoo.
La idisto konsentas kaj forveturas kun la bestoj. Post ioma tempo, kiam la aŭto estas preskaŭ riparita, la bestozorgisto vidas, ke la idisto revenas - sed la simioj daŭre estas en la aŭto! Ŝi haltigas lin kaj demandas, ĉu li ne veturis kun ili al la zoo. Li respondas:
-Ho, ni esis en la zoo! Di la spesmili restis sufice, do ni nun iros al la kinejo!
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Sorĉistino kuiras min

Sorĉistino kuiras min en supo.
Sorĉistino (frapas min per kulerego): Ĉesu *frapo* manĝi *frapo* ĉiujn *frapo* terpomojn *frapo frapo frapo*!

Fonto

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Geografio

Panjo, bv. pridemandi min pri geografio!
-Bone. Kiu estas la ĉefurbo de Germanujo?
Berlino.
Kaj la ĉefurbo de Aŭstrujo?
Berlino.
-Hm. Kaj la ĉefurbo de Polujo?
Berlino.
-Eĥ, kaj la ĉefurbo de Francujo?
Berlino.
-Ne plaĉas al mi diri tion, sed vi vere estas malbona en geografio, mia kara Adolf.
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Nigra humuro, Patrinoj, Politiko

Surprizo dum seksumado

Dum seksumado, onin povas surprizi pluraj aferoj...
Kiam oni estas 15-jara, onin povas surprizi gepatroj.
Kiam oni estas 35-jara, onin povas surprizi infanoj.
Kiam oni estas 65-jara, onin povas surprizi koratako.

Fonto: iu televida ŝercprogramo

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Sekso