Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Hirundoj

Flugas du hirundoj. Unu diras al la alia:
- Ŝajnas, ke pluvos.
- De kie vi scias?
- Ĉar homoj nin rigardaĉas.
3.4000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Chuck kaj la turnpordo

Chuck Norris kapablas frapfermi turnpordon.
3.3846/5 (13 voĉoj)
La Chuck Norris

Chuck kaj fajro

Chuck Norris kapablas krei fajron tiamaniere, ke li frotas kontraŭ si du glaci-kubetojn.
3.3750/5 (8 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 268

Dio solvis procesi la diablon pro ĉiuj malbonoj kiujn li kaŭzis al la homaro. Kiam la diablo eksciis pri Lia intenco, li ridegis kaj diris:
- Vi povas procesi min, sed mi dubas ke vi trovos bonan advokaton en la ĉielo!!!
3.3750/5 (8 voĉoj)
La Nigra humuro

Semajna enigmo

Lundo: Vendredo
Mardo: Vendredo
Merkredo: Vendredo
Ĵaŭdo: Vendredo
Vendredo: Vendredo
Sabato: Vendredo
Dimanĉo: Vendredo
Kio estas tio?
.
.
.
Seksplano de Robinsono Kruso
3.3636/5 (22 voĉoj)
La Sekso, Viroj

Ŝerco 417

Estas 3 specoj da viroj :pensuloj, pensiuloj kaj penisuloj.
3.3333/5 (9 voĉoj)
La Sekso, Viroj

Helpo al la polico

Aŭtomobilisto devas halti ĉe strata barikado, policano demandas lin: "Ĉu vi povas helpi al ni, ni urĝe serĉas seksperfortulon." - "Ne, bedaŭrinde mi ne povas helpi al vi." la viro respondas kaj pluveturas.
Sed post kvindek metroj li haltigas, veturas malrapide retro kaj diras al la policano: "Nu bone, mi faros ĝin!"
3.3333/5 (6 voĉoj)
La Nigra humuro, Sekso

signo

Agnostikulo meditas pri la ekzisto de dio che plagho de lago.

Murmurante li demandas : Se vi donus al mi signon tiam mi konvinkighus, kaj ekkredos vin!

Post tempero alnaghis charma blanka cigno .

Fonto: el gazeto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Religio

Kiu nacio havas la plej bonajn teĥnikistojn?

Rusoj publikigis mesaĝon, ke ili elfaris la plej maldikan draton en la mondo kaj ke pli maldikan draton neniel eblas elfari.
Japanoj petis, ke ili donu al ili specimenon por observado. Kaj ili traboris ĝin.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Naciecoj, Scienco

Via Panjo

Via patrino ŝatas manĝi kukurban jogurton - kun tutaj fruktoj.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Patrinoj