Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1573

Inter kulpigitoj;

Parolas bone via advokatol

Jes, sed li estas tre mensogema. Mi ne pretendas ja esti tiom honesta.

Fonto: Rido Sanigas

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Ŝerco 1435

Maljuna indiĝeno estis malgaja. Oni demandis lian edzinon kaj ŝi respondis: „Li aĉetis novan bumerangon kaj nun li ne povas forĵeti la malnovan.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La

Ŝerco 1397

Laŭdas sin iu viro inter amikoj: „Plej bone estas esti edziĝinta. Ĉio estas ordigita, kuirita, lavita, gladita...
„Kaj ĉu ĉion-ĉi faras via edzino?“
„Ne, mi mem.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Viroj

Ŝerco 1309

En vojaĝ-oficejo: „Ekskurso estas plene okupita, sed mi povas vicigi vin kiel anstataŭanton.“
„Kaj kiel grandan esperon mi havas?“
„Grandan. Kiam ni anoncos prezojn, duono de interesiĝantoj nuligos sian mendon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1271

Haltas veturilo de aŭtolernejo ĉe benzinpumpilo. Ŝoforino petas dudek litrojn da benzino. Bezinpumpisto diras: „Antaŭ ĉio haltigu motoron.“
La ŝoforino: „Motoro estas haltigita, tiel tremas instruisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Ŝoforoj

Ŝerco 1170

Kemio estas unusola lernofako, kie estas espero por detruo de lernejo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1055

Kuracisto en sanitara konsultejo: „Mi ne sentas min bone, flegistino. Sed mi ne scias, ĉu mi estas malsana aŭ hipoĥondro.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1023

Paciento en hospitalo: „Flegistino, mi neniel povas ekdormi, ĉu vi havas ĉi tie iun pacientinon kun sama problemo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1017

Kuracisto demandas pli aĝan pacientinon: „Kion vi sentas, kiam mi premas ĉi tie?“
„Rememorojn de tiu tempo, kiam mi estis juna.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 998

„Sinjoro doktoro, kion vi faras, kiam vi havas neniujn pacientojn?“
„Mi murdas la tempon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj