Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Sinmortigo

Onidire, sinmortigintoj neniam bedaŭras sian decidon...
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1571

Napoleono I, volante diri ofendvorton al kardinalo Saverio, demandas iin:

Ĉu estas vere, ke Italoj estas friponoj?

Ne ĉiuj, Moŝto, sed la bona parto.

Fonto: Rido Sanigas

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ŝerco 1550

„Ĉu estas vero, ke via fianĉo laboras ĉe sekreta servo?“
„Jes.“
„Kiel li nomiĝas?“
„Mi tute ne scias.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 1526

„Fraŭlino, vi havas belegajn dentojn.“
„Tion mi heredis de mia patrino.“
„Ne diru, sed ili konvenas al vi akurate.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 670

Du ĉasistoj kuŝas en tendo. Subite ekblekegas leono. Sinjoro Novák diras al sia amiko: „Vetu pri mil kronoj, ke dum duonhoro ĝi estos mia.“ Kun pafilo li eliras el tendo. Post iom da tempo puŝas leono kapon en tendon kaj demandas: „Ĉu vi konas sinjoron Novák? Ĵus li perdis vetmonon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Ŝerco 1218

„Via rentgena foto montris, ke unu via vertebro estas rompita,“ diras doktoro al paciento. „Sed ne havu zorgojn, ni jam korektis tion per Photoshop.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.7143/5 (7 voĉoj)
La Nigra humuro

Chuck kaj telefono

Kiam Alexander Graham Bell inventis la telefonon, li jam havis du maltrafitajn vokojn de Chuck Norris.
4.6923/5 (13 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 349

— Hieraŭ vespere mi promenis laŭ la fervojo kaj mi renkontis virinon, kiu estis ligita al la reloj. Mi liberigis ŝin kaj iris hejmen kun ŝi. Ni amoris dum la tuta nokto, ŝi havis belegan korpon!
— Bonŝanculo! Ĉu ŝi almenaŭ suĉis vin?
— Ne, mi ne trovis ŝian kapon.
4.6875/5 (16 voĉoj)
La Nigra humuro, Sekso

Malbonaj novaĵoj

Kuracisto diras al paciento:
- Mi havas bonan kaj malbonan informojn.
- Kio estas la malbona?
- La seksumado estas malpermesita al vi ĝis via morto.
- Kio estas la bona?
- Tiu unu semajno estas facile tolerebla
4.6667/5 (9 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj, Sekso

Studentoj

Kia estas diferenco inter studentoj de informadiko?
- Studento de unua jaro pensas, ke 1 kilobajto egalas 1000 bajtoj.
- Studento de kvina jaro pensas, ke 1 kilometro egalas 1024 metroj.
4.6667/5 (9 voĉoj)
La Komputiloj, Lernejo