Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Por ĉesi drinki neniam estas malfrue

Kuracisto parolas al maljunulo: Vi devas ĉesi drinki.
majlunulo: Sed mi estas jam maljuna.
kuracisto: Por ĉesi drinki neniam estas malfrue.
maljunulo: Do mi ankoraŭ havas tempon!

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Kuracistoj kaj pacientoj

Kiom ofte

Okaze de la vegetarisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaisto kaj esperantisto, ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn.
La volapukisto demandas la interlingvaiston: „Dirü, kiöm öfte la literö ´L´ apäras en la himnö dä interlingvö?“
La interlingvaisto kalkulas kaj respondas: „In nostra himna es 17 literas ´L´! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas ´L´ es in himna di Esperanto?“
La esperantisto kalkulas longtempe kaj poste diras: „192.“
Jen la volapukisto miras: „Tiöm mülte? Ĉu vi pövüs kanti tiön al ni?“
Kompreneble, la esperantisto bonvolas: „En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la ...“
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

La bovino Gerda

Al riĉa terposedanto dum komerca vojaĝo telefonas ties ĉefservisto:
Saluton, jen via servisto. -
Ĉu io okazis, kial vi telefonas? -
Jes, mortis la bovino Gerda. Vi scias, tiu kun la helbrunaj makuloj, kiu ĉiam tiel gaje blekis dum la melkado. -
Kio? Mi posedas 5000 bovojn, unu pli aŭ malpli vere ne gravas, telefonu al mi nur en urĝaj okazoj! -
Bone, do adiaŭ. -
Momenton, nur pro scivolemo: Kial tiu bovo mortis? -
Nu, la tegmento de la fojnejo falis sur ĝin, kaj tio estas tro peza. -
Kio? Kial la tegmento falis? -
Nu, la fojnejo forbrulis, kaj sen la muroj kompreneble la tegmento ne povis sin teni. Malbonŝanco, por Gerda. -
Damne, kial la fojnejo entute brulis? -
Nu, ĝi ekbrulis pro la multaj fajreroj de via biendomo, kiam tiu forbrulis. -
MIA DOMO? Kial ĝi brulis? -
Nu, via filo stumblis sur la ŝtuparo, rompante al si ambaŭ brakojn, kaj dum tio renversis kandelingon, kiu bruligis la kurtenon. Tiel komenciĝis la malfeliĉo por Gerda. -
FEK', kial entute estis kandeloj anstataŭ ordinara lumo? -
Nu, ni volis ja havi solenan etoson por la entombigo de via edzino!
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 199

La junulo edziĝos morgaŭ, kaj lia bopatrino invitis lin iri al ŝia domo por ke li helpu ŝin prepari kelkajn aranĝojn por la geedziĝo. Kiam ili ambaŭ jam estis solaj en la domo, ŝi faras maldecan proponon al li:
- Eble, vi jam notis ke mi estas bela kaj juna. Do, se vi volas, vi povas seksumi kun mi. Mi neniam rakontos al mia filino nek al mia edzo. Kion vi opinias?!
- Aŭdinte tion, la junulo forkuris la plej rapide el la domo, sed ekstere li notas ke sia bopatro sidas en lia aŭtomobilo. Tiam, la bopatro tuj diras:
- Ne prizorgu! Ni apenaŭ provis vin por scii ĉu nia filino edziniĝos kun fidinda viro. Kaj vi ĵus pruvis vian fidelecon! Nun, vi povas eniri en vian aŭtomobilon kaj iri hejmen, ĉar ni estas kontentaj pri vi!
La junulo adiaŭis la bopatron kaj foriris. Dum li veturas, li pripensas:
- Feliĉe, mi gardas miajn kondomojn en mia aŭtomobilo!!!
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 1789

Viro kaj virino sidas kune ĉe sia unua amrendevuo.
Li demandas: Kiom da viroj vi havis antaŭ mi?
Ŝi respondas: Tri.
Li: Ho, tio ne estas multe.
Ŝi: Jes, estis sufiĉe trankvila tago!
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Amo

Dialogo inter gepartneroj

-Karulino, ĉu vi iros kun mia al la sportumejo?
-Vi do pensas, ke mi estas tro dika?
-Bone, se vi ne volas...
-Do ankaŭ pigra?
-Trankviliĝu.
-Ĉu vi do opinias min histeria?
-Vidu, pri tio ne temas.
-Kaj kial do vi volas nepre iri sola?
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Rasismo

- Kiel komenciĝas ĉiu rasisma ŝerco?
- De ĉirkaŭrigardo.
5.0000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj

Amindumado sur nudista plaĝo

Sur nudista plaĝo:
— Junulino, vi plaĉas al mi.
— Mi vidas!

Fonto: Telegramo

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Diskutoj de uzantoj de komputiloj

Diskutoj de Linukso-uzantoj: Kiun distribuaĵon vi uzas? Kun kiu grafika medio? Ĉu X.org aŭ Wayland? Kun kiu pakaĵa sistemo? En kiu versio? Ĉu vi mem kompilas la programojn? Ĉu la kernon? Kiu komando estas la plej amuza?

Diskutoj de Vindozo-uzantoj: Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Komputiloj

Invito de vampíro

Vampiro invitis virgulinon al sia kastelo dirante: "Mi ŝatus vingustumi!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj