Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1225

„Kiel nomiĝas homo, al kiu mankas maldekstra okulo, maldekstra orelo, maldekstra mano kaj maldekstra kruro?“
„All right.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 931

Malgranda filineto demandas la patron: „Kial vi manĝas, kiam vi ne plu estos pli granda?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 412

Kia estas diferenco inter instruisto kaj pedofilo? Pedofilo amas infanojn.
2.4000/5 (5 voĉoj)
La Amo, Infanoj, Lernejo

Enigmo pri guloj

Kial guloj ne povas multiĝi?
.
.
.
Ĉar viroj de guloj estas virguloj…
2.3529/5 (17 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Kiel distingi Nordan Koreion de Suda Koreio

Sufiĉas rigardi muskon sur trunkoj de arboj. Se homoj ĝin manĝas, tio estas Norda Koreio.
2.3333/5 (9 voĉoj)
La Naciecoj, Nigra humuro, Politiko

Ŝerco 235

- Panjo, kial la ventro de tiu virino estas granda?
- Ĉar en ŝia ventro estas bebo kiun ŝi multe amas!
- Se ŝi amas tiun bebon, kial ŝi manĝis ĝin?!
2.3333/5 (6 voĉoj)
La Nigra humuro

Murbeboj

Kiom da beboj estas necesaj por farbi muron?

Dependas de tio, kiom forte vi ĵetas ilin.
2.3333/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1587

Filozofia konsiderado de trompulo:

« Oni faru hipotezon: mi edziĝas: mi prenas virinon: neniu diras ion.

Kontraŭe mi prenas surtuton: oni malliberigas min. Do virino valoras malpli ol surtuto ».

Fonto: Rido Sanigas

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco, Krimuloj kaj juĝistoj, Sekso

Ŝerco 1528

Oni elpensis novan kontraŭkoncipon: pafmortigi cikoniojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La

Ŝerco 1382

„Mi vidis en iu filmo, kiel senvestiĝis apud fiŝlago kvin aktorinoj samtempe.“
„Tio estis maldeca ago de reĝisoro.“
„Jes, mi ne sciis, kiun unue mi rigardu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.3333/5 (3 voĉoj)
La Viroj