Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Punkto G

Du amikoj:
- Mi serĉis punkton G.
- Ĉu vi trovis ĝin?
- Jes, fratino de mia edzino havas ĝin...
2.5000/5 (8 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Chuck kaj triangulo

La Bermuda Triangulo estis origine kvadrato, ĝis Chuck Norris forbatis unu el la anguloj.
2.5000/5 (8 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1701

Ĉirkaŭ mi estas nur bestoj. Noa.
2.5000/5 (4 voĉoj)
La Religio, Stultaj ŝercoj

Ŝerco 1454

Oni demandas meteorologon: „Ĉu vi povas diri al ni ion plezurigan?“
„Jes, en bufedo oni havas mandarinojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La

Ŝerco 927

„Paĉjo, kial tiu aglo tiel longtempe rondflugas sur unu loko?“
„Mi ne scias, verŝajne jam mankas al ĝi benzino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 917

Patro: „Memoru, ke per bonkonduto en la vivo vi perdos nenion.“
Filo: „Nek lokon en tramo?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 483

Unueco de opinioj estas kutime tie, kie ĉiu lasis sian opinion por si.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.5000/5 (4 voĉoj)
La Aforismoj

Kiu malgrasiĝis

"Mi malgrasiĝis 150 kg," diris skeleto.
2.4000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 1577

Ne ĉiam virino havas lastan vorton, ĉu vere?

Ho, ne; kelkfoje ŝi parolas kun alia virino.

Fonto: Rido Sanigas

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1406

Viro venas en laborejon kaj fanfaronas: „Mi havas filon, li havas kvindek centimetrojn kaj kvar kilogramojn.“
Kolegoj demandas: „Kaj la edzino?“
„Ankaŭ ŝi havas filon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.4000/5 (5 voĉoj)
La Viroj