Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Ĉe la entombigo

Tri kristanoj vojaĝas per aŭtomobilo, ili karambolas, ili ĉiuj tri mortas.
En la ĉielo Sankta Petro akceptas ilin demandante:
– Antaŭ ol ni decidos pri via sorto, diru, kion vi deziras, ke la homoj diru pri vi ĉe la entombigo?
– Mi deziras, ke la homoj diru: li estis bona edzo, bona patro, bona kuracisto – tiel respondas la unua viro.
– Mi volas, ke ili diru: li estis bona edzo, bona patro, bona instruisto -- tiel la dua.
Respondas la tria:
– Kaj al mi tre plaĉus, se ili dirus: „Vidu, li moviĝis!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013. Verkis Imre SZABÓ

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro

Koratakoj kaj nutrado

En Japanio, kie oni konsumas malmulte da graso, la nombro de la koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. Aliflanke en Francio, kie oni konsumas sufiĉe multe da graso, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
En Barato, kie oni apenaǔ trinkas iom da ruĝa vino, la nombro de la koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. En Hispanio, kie oni trinkas sufiĉe multe da ruĝa vino kaj manĝas multe da paprikitaj kolbasoj, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
En Alĝerio, kie oni apenaǔ amoras, la nombro de la koratakoj estas pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono. En Brazilo, kie oni multe amoras, la nombro de la koratakoj estas same pli malgranda ol en Anglio kaj en Usono.
KONKLUDO: Manĝu, drinku kaj amoru laǔplaĉe, ĉar ŝajne tio, kio mortigas, estas la angla lingvo mem.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2009. El la hungara tradukis: Imre SZABÓ

4.0000/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo, Naciecoj, Scienco, Sekso

Manĝaĵmiksilo

Hieraŭ ni provis nian novan elektran manĝaĵmiksilon. Ni unue plenigis ĝin per framboj, tiam ni ekfunkciigis ĝin. Hodiaŭ ni refarbos la kuirejon!

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Leono

Estis en la praarbaro du ĉasistoj. Subite ili ekvidas grandan leonegon starantan en senarbejo. Unu ĉasisto forkuris en la praarbaron, dum la alia genufleksis, petegante Dion, ke la leonego ne malsatu. Levante sian kapon li vidis, ke ankaŭ la leonego sidas kaj preĝas.
Diris la ĉasisto: „Ĉu ankaŭ vi preĝas al Dio?”
La leonego: „Ne, mi nur diras mian manĝopreĝon!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj, Religio

Ĉe doganejo

„Ĉu avo malbonhumoriĝis, kiam la doganistoj senvestigis lin serĉante drogojn en la doganejo?”
„Tute ne, ili trovis liajn okulvitrojn, kiuj mankis al li dum semajnoj!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Laboro

„Vi laboris por fremda potenco!”
„Ne, tio neniel povas esti ebla, neniu potenco en la mondo povas laborigi min!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Krimuloj kaj juĝistoj

Sendoloriga dentkuracisto

Malgranda knabo post vizito al sendoloriga dentkuracisto raportis al siaj kamaradoj:
„Estas nur mensogo, ke li estas sendolora. Li enmetis siajn fingrojn en mian buŝon, kaj kiam mi mordis lin, li kriegis same kiel ĉiuj aliaj!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj, Kuracistoj kaj pacientoj

Tortoj

A: Kiaspeca torto estas tiu ĉi?
B: Mi ne scias. Je kio ĝi gustas?
A: Ĝi gustas je gluo.
B: Do, ĝi estas pomtorto. Tiu kiu gustas je sapo estas la pruntorto.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL

3.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Bakitaj pomoj

Filo: Paĉjo, ĉu vi ŝatas bakitajn pomojn?
Patro: Jes. Kial vi demandas?
Filo: Okazas fajrego en la fruktoarbaro.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Manĝu ĉiutage pomon, kuracistoj evitos vian domon

Filo: Paĉjo, ĉu veras la proverbo „Manĝu ĉiutage pomon: kuracistoj evitos vian domon”?
Patro: Jes, ĝi veras.
Filo: Do, mi manĝu pomon kiel eble pli rapide. Mi ĵus frakasis la fenestron de la kuracisto...

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018. Esperantigis Luiza CAROL

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj