Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Trinaskitoj

Du amikoj, kiuj delonge ne vidis unu la alian, renkontiĝas en parko :
– Saluton Pepĉjo! Mi ne sciis ke vi havas trinaskitojn...
– Ne, tio ne estas trinaskitoj, tio estas nur unu, sed tre nervoza.

Fonto: feti-chistes.es

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Vera rakonto el radioelsendo

En radioelsendo, ĵurnalisto faras demandon al komikisto duon-nigra:
- Tutcerte, dank' al via sukceso, vi povis eliri el viaj socialaj kondiĉoj, ĉu ne?
- Ho jes, mi eskapis iĝi kuracisto... kiel mia patro, aŭ kiel miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj iu eĉ kirurgo!

Fonto: La KancerKliniko n° 141

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ekkoni veganon

Kiel vi eksciu, ke iu homo estas vegano?
Simple atendu - li mem diros tion.
2.0000/5 (5 voĉoj)
La

Konkurso

Kiam vi Panjo venis al konkurso pri malbeleco, oni forsendis ŝin dirante "Neniuj profesiuloj!"
5.0000/5 (1 voĉo)
La Patrinoj

Aplaŭdu

La plej Esperanta vorto - oni eĉ povas diri "la plej ĝisvoste Esperanta" - estas verŝajne la vorto APLAŬDU.
Se vi forstrekas ĝian kapon, tuj reestas nova kapo sur la korpo mallongigita. Entute kvin fojojn vi povas detranĉi la kapon kaj tamen restos en la fino ankoraŭ vivovokanta imperativo:
A/plaŭdu
P/laŭdu
L/aŭdu
AŬ/du
D/u
U

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Ventretoj

Oni ne povas plenigi retojn per vento.
Sed oni povas plenigi... ventretojn!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Bambuaj lancoj

Kelkaj eliris matene kun bambulancoj.
kaj ili revenis vespere... en ambulancoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Bonan tagon

Bonan blagon, sinjoro. Kiel vi farsas?

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Bedaŭrinde

Oni informis viron, ke lia forestanta edzino baldaŭ revenos en lian hejmon.
Li diris nur: "Jes - baldaŭrinde!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Geedzeco

Damoj

En monduma salono oni parolis pri societaj ludoj, kaj kelkaj ĉeestantoj diris sian preferon. Al junulo, ĝis tiam timeme silentanta, sinjorino demandis: "Kaj kion vi preferas?" Ĉu damojn? Aŭ eble domenojn?"
La pridemandito konfuziĝis, ruĝiĝis kaj fine balbutis ion pri "damoj kun abdomenoj".

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Virinoj