Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Ŝerco 195

La ventroparolanto uzas sian marioneton por fari anekdotojn pri blondulinoj. Sed en la spektantaro estas blondulino kiu ofendiĝis kaj plendis:
- Kion ni faris al vi ke vi ofendas nin?!
La ventroparolanto tuj hontis kaj petis pardonon, sed ŝi diris:
- Mi ne parolas kun vi, sed kun tiu knabo sur via femuro!
4.3333/5 (3 voĉoj)
La Blondulinoj

Ŝerco 194

Tra la strato promenas kvar personoj: Batman, Superhomo, inteligenta blondulino kaj malinteligenta blondulino. Sur la grundo estas monbileto. Kiu el ili elprenus la monon?
Respondo: la malinteligenta blondulino, ĉar la aliaj estas fikciaj personoj, do ili ne ekzistas!
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Blondulinoj

Ŝerco 193

La elefanto mortis en la zoologia ĝardeno kaj ĉiuj oficistoj fariĝis malĝojaj. Sed iu oficisto senĉese ploregis. Tiam, iu demandis:
- Kial li tiel ploregas? Ĉu la elefanto apartenis al li?
- Ne! Vere, li ricevis la taskon fosi truon por enterigi la elefanton!
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 192

Okazis amuziga festo en la arbaro, kaj la domo de la leono estis movoplena. Mankis nur gitaro por kompletigi la feston. Tial, la leono petas al la bradipo ke ĝi iru ĝis sia domo por alporti gitaron. La bradipo eliris el la domo kaj fermis la pordon. Tiam, pasis du horoj sed la bradipo ne revenis. Tre kolere, ĉiuj ekriproĉis la bradipon:
- La bradipo estas tro malrapidema! Pli bone estus se ni petus al la testudo aŭ al la limako!
Subite, la pordo malfermiĝas kaj aperas la bradipo.
- Se vi ĉiuj daŭre parolos malbone pri mi, mi ne plu iros ĝis mia domo por alporti la gitaron!
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 191

Du puloj babilas:
- Kial vi ternas?
- Ĉar mi loĝas en la lipharoj de iu motorciklisto, kaj kiam li veturas per sia motorciklo, la vento malvarmigas min.
- Ne prizorgu, mi havas solvon: kiam li kisos sian amatinon, vi tuj saltu al ŝia buŝo. Tiam, vi malsupreniru ĝis ŝiaj pubaj haroj. Tie, vi trovos varman lokon por loĝi.
En la sekvanta tago ili renkontiĝas denove:
- Mi vidas ke vi ankoraŭ ternas. Ĉu vi faris tion kion mi diris?
- Jes, mi faris. Sed matene mi vekiĝis en la lipharoj de la motorciklisto denove!
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Piloto

Kiel oni nomas arabon, kiu pilotas aviadilon?

Piloto.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj

Supozitorioj

Virino revenas hejmen post labortago al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Stirkapablo

Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".

Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile).
Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"

Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljuna virino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa!
Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturanta ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"

La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Bopatrino

Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"
3.0000/5 (1 voĉo)
La Patrinoj

Pola Radio

Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"

Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
5.0000/5 (1 voĉo)
La Politiko