Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Ŝerco 245

Dum leciono pri medicino, la instruisto ordonas al siaj gelernantoj:
- Se vi deziras esti bonaj kuracistoj, vi devas timi nenion. Do, mi ordonas ke ĉiuj imitu min.
Tiam, la instruisto metis unu fingron en la anuson de la kadavro, kaj ĉiuj gelernantoj imitis lin. Sekve, la instruisto suĉis la fingron, kaj ĉiuj gelernantoj, kvankam kun naŭzo, ankaŭ imitis lin.
- Se vi deziras esti bonaj kuracistoj, vi ankaŭ devas esti bonaj observantoj. Mi ne suĉis la saman fingron kiun mi metis en la anuson de la kadavro!
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 244

La virino telefonas al la konsultejo de la ginekologo:
- Doktoro, hodiaŭ mi estis en via konsultejo. Ĉu mi ne forgesis mian kalsoneton tie?
- Ne, vi ne forgesis ĝin ĉi tie.
- Do, eble, mi forgesis ĝin en la konsultejo de la dentisto!
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 243

La kuracisto klopodas konvinki la pacientinon:
- Se vi ne senvestos vin, mi ne povos ekzameni vin!
- Sed mi hontas, doktoro!
- Mi havas ideon: kiam mi malheligos la ĉambron, vi tuj senvestu vin, ĉu bone?!
- Konsentite! Mi jam senvestis min, sed kien mi metu miajn vestojn se mi nenion vidas?!
- Donu viajn vestojn al mi por ke mi metu ilin apud miaj vestoj!
2.7500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 242

La kandidato vizitis hospitalon de HIV-portantoj kaj, por impresi sian elektantaron, li ordonis al la flegistino por ke ŝi injektu en lian vejnon la HIV-viruson. La flegistino hezitis tion fari, sed li tiel insistis ke ŝi fine injektis la HIV-viruson en lian vejnon. Kiam ĉiuj forlasis la hospitalon, lia kampanja asesoro demandas konfuzita:
- Ĉu vi estas freneza?! Kial vi permesis ke oni injektu la HIV-viruson en vian vejnon?!
- Ha! Ha! Ha! Ne prizorgu! Mi estas uzanta kondomon!
2.8000/5 (5 voĉoj)
La Politiko

Ŝerco 241

La kuracisto telefonas al sia paciento:
- Mi havas malbonan kaj malbonegan informon pri vi.
- Unue, diru la malbonegan.
- Vi havas apenaŭ 24 horojn da vivo.
- Ho, ve! Nun, diru la malbonan.
- Hieraŭ, mi telefonis al vi por diri tion, sed via branĉo estis ĉiam okupita!
5.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 240

La kuracisto klarigas al la paciento:
- Bedaŭrinde, vi havas apenaŭ kvin minutojn da vivo!
- Ĉu vere, doktoro?! Do, kion vi povas fari por mi?!
- En kvin minutoj mi sukcesas prepari mioĵon por vi!
5.0000/5 (1 voĉo)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 239

La kuracisto klarigas al la viro:
- Bedaŭrinde, el via filo naskiĝis apenaŭ la orelo.
Iom desapontita, la viro respondas:
- Ne gravas! Li estas mia filo kaj mi ĉiam amos lin.
Kiam li prenas tiun orelon surmane, li ekparolas:
- Ho, mia filo! Estu bonvena!
Tiam, la kuracisto interrompas:
- Parolu pli laŭte ĉar li estas iom surda!
4.0000/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 238

- Panjo!
- Jes, mia filo!
- Ĉu estas vere ke la membroj de nia familio subite mortas?
- ...
- Panjo?!... Panjo?!...
4.0000/5 (9 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 237

Juda knabo rakontas fiere al sia patro:
- Paĉjo, hodiaŭ mi ŝparis $0,50!
- Kiamaniere?
- Anstataŭ eniri en tramon, mi kuris post ĝi.
- Mia filo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, vi ŝparus $5,00!
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 236

La filo demandas al sia patro:
- Paĉjo, de kie venas la elefantidoj?
- Nu! Ili...
- Bonvolu ne rakonti pri cikonio, paĉjo. Cikonio ne sukcesas levi elefantidon!
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj