Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Ŝerco 215

Tri amikoj estis perditaj antaŭ multe da tempo en insulo. Iam, ili trovis lampon. Kiam ili frotis ĝin, aperis feo kiu havigis unu deziron al ĉiu el ili.
- Mi havas familion en Londono. Sendu min tien la plej rapide!
- Mi havas bonan vivon en Parizo. Sendu min tien la plej rapide!
- Restis apenaŭ vi. Kion vi deziras?
- Ĉi tie restis tiel silenta kaj malloga sen miaj amikoj! Mi deziras ke vi revenigu ilin la plej rapide!
4.0000/5 (5 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 214

La viro trovis lampon. Kiam li frotis ĝin, aperis feo kiu diris:
- Mi havigos tri dezirojn al vi, sed mi avertas vin ke ĉio kion vi petos, via malamiko ricevos ĝin duoble!
- Unue, mi volas belan aŭtomobilon.
- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas du belajn aŭtomobilojn.
- Nun, mi volas dek milionojn da realoj.
- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas dudek milionojn da realoj.
- Ankoraŭ mankas unu deziro, ĉu ne?! Mi volas perdi unu okulon!
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 213

La geedzoj ludis golfon kiam la edzo rompis la vitron de la fenestro de bela domo. Tiam, ili iris tien por peti pardonon. Ili sonorigis la sonorileton, sed neniu aperis. Tial, ili solvis eniri en la domon. Ili tuj rimarkis ke en la vizitĉambro estas viro kiu sidas en sofo. La viro tuj klarigas al ili:
- Mi estas feo, kaj vi liberigis min kiam via pilko rompis la botelon en kiu mi loĝas. Ĉar mi estas dankema, mi havigos unu deziron al ĉiu el vi.
- Mi volas kvindek milionojn da realoj – petis la edzo.
- En ĉi tiu ĝusta momento aperis kvindek milionoj da realoj en via konto.
- Mi volas belan domegon en Usono – petis la edzino.
- En ĉi tiu ĝusta momento aperis bela domego por vi en Usono. Sed mi ankaŭ volas peti ion de vi: mi volas seksumi kun via edzino!
La geedzoj, antaŭ tiel grandiozaj donacoj, ne sin ĝenis pro la peto de la feo kaj tuj konsentis. Iom poste, kiam li finis seksumi kun la virino en la dormoĉambro, li demandas al ŝi:
- Ĉu ja vi kaj via edzo kredas je feoj?!
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Sekso

Ŝerco 212

La pastro promenis tra la strato kiam li renkontis ebriulon kiu provis trapiki formikon per pikilo. Sed li neniam sukcesas trafi ĝin kaj respondas:
- Nu! Mi maltrafis!
La pastro petis ke li ĉesu fari tian hontindan agon. Tamen, li ne obeas kaj daŭre elparolas:
- Nu! Mi maltrafis!
Tiam, la pastro koleriĝis kaj diris:
- Mi esperas ke Dio lanĉos punon sur vin!
Tiam, el la ĉielo aperis fulmo kiu trafis kaj mortigis la pastron. Sekve, iu voĉo veninta el la ĉielo elparolis:
- NU! MI MALTRAFIS!
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Alkoholo, Religio

Ŝerco 211

La ĉefo de la ŝtelistoj trudis la fremdulon por ke li konfesu, kie li kaŝis la monon. Por tio, li utiligas la servon de tradukisto:
- Demandu al li, kie li kaŝis la monon!
- Li demandis, kie vi kaŝis la monon.
- Diru al li ke mi ne diros!
- Li ne volas diri.
Tiam, la ĉefo de la ŝtelistoj metis revolveron sur lian kapon kaj diris:
- Diru al li ke, se li ne konfesos, mi ne hezitos pafi!
- Li diris ke, se vi ne konfesos, li ne hezitos pafi. Kaj li ne ŝercas!
- Ne pafu! Ne pafu! Mi konfesos! La mono estas en mia ĝardeno, sub florvazo, dekstre de mia domo!
- Kion, do, li diris?!
- Li diris ke vi ne kuraĝas pafi!!!
4.2500/5 (8 voĉoj)
La Nigra humuro

Ŝerco 210

La barbiro diras al sia kliento:
- Tiu alproksimiĝanta knabo estas tro malinteligenta!
- Sed, kial? – demandas la kliento jam scivolema.
- Apenaŭ observu.
Tiam, la knabo alvenas kaj tuj petas moneron por aĉeti dolĉaĵon. La barbiro montras du monerojn de $0,25 kaj unu moneron de $1,00, kaj petas al la knabo ke li elektu. La knabo elektas la du monerojn de $0,25 kaj foriras. Tiam, la barbiro ŝercis:
- Ha! Ha! Ĉu mi ne pravas?! Li estas tro malinteligenta!
Iom poste, la kliento sekvis la knabon kaj demandis al li:
- Kial vi ĉiam elektas la du monerojn de $0,25? Ĉu vi ne scias ke la monero de $1,00 pli valoras ol la du moneroj de $0,25?
- Jes, mi scias. Tamen, se iam mi elektos la moneron de $1,00, li ne plu interesiĝos pri la ŝerco, kaj mi ne plu gajnos monon!
3.0000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 209

La malliberulo demandas al la alia:
- Dum kiom da jaroj vi restos ĉi tie?
- Dum 28 jaroj.
- Do, vi dormu apud la pordo de la ĉelo, ĉar vi eliros antaŭ ol mi. Mi restos ĉi tie dum 30 jaroj!
4.0000/5 (1 voĉo)
La Stultaj ŝercoj

Ŝerco 208

Bela virino alvenas en lago, atente ĉirkaŭrigardas kaj senvestas sin. Subite, aŭdiĝas vira voĉo:
- Banado estas malpermesita en tiu ĉi lago.
- Do, kial vi ne diris pri tio antaŭ ol mi senvesti min?!
- Senvestiĝo ne estas malpermesita!
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 207

La muzikinstruisto minacas sian lernanton:
- Mi avertas vin: se vi kondutos malbone, mi informos al via patro ke lia filo havas talenton!
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 206

La lernanto preĝas post ekzameno de geografio:
- Dio, estu Parizo la ĉefurbo de Kanado!
1.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo