Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Edziĝo-permeso

“Ĉu vi permesas, ke mi edziĝu al via filino?”
“Pli bone estus, se vi unue demandus mian edzinon.”
“Nu jes, se vi insistas, sed mi preferus havi vian filinon!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

2.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Hunda akvujo

Virino eniris bestvendejon por aĉeti akvujon por sia hundo. La vendistino montris al ŝi plurajn modelojn.
“Ĉu vi volas havi iun, sur kiu estas skribite “Hundo”?
“Tio ne gravas. Mia edzo ne trinkas akvon, kaj la hundo ne povas legi!”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Geedzeco, Viroj

Esperanto-instruisto

“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo, Nigra humuro

Barometro

La dommastrino diras al sia juna ĉambristino:
- Tina, rigardu la barometron, ĉu pluvos?

Respondas Tina:
- Sinjorino, ne fidu la barometron, ĝi ĉiam ŝanĝiĝas.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj, Lordoj

Feliĉo?

Feliĉo? Ofte ni serĉas ĝin, kiel ni serĉas la okulvitrojn, kiujn ni havas sur la nazo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Patrina lingvo

Kial la lingvo de popolo estas nomata „patrina lingvo”?

Ĉar malofte la patro rajtas paroli.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Lilia FABRETTO

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco, Patrinoj

Bagaĝoj

Viro vojaĝas hejmen el la feriado. En la flughaveno li diras ĉe la bagaĝakceptejo:
– Mi volas peti, ke la ruĝan valizon oni portu al Havajo kaj la bluan al Londono!
– Ni bedaŭras, sinjoro, sed tion ni ne povas fari!
– Ĉu vere ne? – redemandas la viro. – Tion mi aŭdas ĝoje. Ĉar pasintjare ĝuste tion vi faris per mia bagaĝo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Leporeto kaj Porkideto

La porkideto renkontas la kuraĝan leporeton.
– Saluton, kuraĝa leporo! Ĉu vi vere ne timas la vulpon?
– Vere ne.
– Ĉu mi povas iri kun vi? Mi aŭdis, ke ĝi ĉasadas ĝuste ĉi-regione, kaj mi timas terure.
– Sekvu min!
– Vi, kuraĝa leporo, mi sentas, ke la vulpo estas proksime. Ĉu tutcerte vi ne timas?
– Tutcerte.
– Mi jam eĉ vidas ĝin tie, jen ĝiaj dentoj! Kial ĝi ne formanĝas vin?
– Kelktage mi portas al ĝi porkidon.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj, Nigra humuro

Karpo

La fiŝhokisto kaptas grasan karpon.
– Mi portos vin hejmen por vespermanĝi! – li ekĝojas.
– Mi faras sveltigan terapion – respondas la karpo. – Ni iru prefere en kinejon!

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013. Verkis Imre SZABÓ

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj

Du rozoj

Du rozoj interparolas:
– Ĉu vi amas min Rozinjo?
– Mi amas vin Rozaĉjo.
– Do ni voku abelon, ĉu?

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013. Verkis Imre SZABÓ

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Amo