Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Semaforismo XXVI

Jen la vojo al feliĉa sereneco: Sciu ne ekscitiĝi pro bagatelo kaj, ĉefe, komprenu, ke laŭ certa vidpunkto ĉio estas begatelo, eĉ viaj propraj "grandaj faroj!"
La nura malfacilo estas adaptiĝi al tiu certa vidpunkto.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Semaforismo XXIV

Ankaŭ en tio montriĝis la genio de Zamenhof, ke kvarcentpaĝajn gramatikojn li sciis resumi en dekses paragrafetoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Semaforismo XXIII

Ĉiuj lingvoj estus multe pli facilaj, se ne ekzistus poetoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Semaforismo XXIII

Kiel belaj estas la fraŭlinoj, kiujn oni konas nur perkoresponde!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Virinoj

Semaforismo XVI

La plej valora juvelo estas rideto. Ĝi plibeligas eĉ sendentan buŝon. Oni povas rideti ne malfermante la buŝon.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Semaforismo XVI

La plej valora juvelo estas rideto. Ĝi plibeligas eĉ sendentan buŝon. Oni povas rideti ne malfermante la buŝon.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Vokalaj nuancoj 4

Multkosta diamanto = 18 karatoj.
Vegetara festmanĝo = 18 karotoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Vokalaj nuancoj 3

Viro sidas ĉe riverbordo kun hokfadeno: fiŝisto.
Pasanto malbonintence puŝas lin en la akvon: faŝisto.
La viro ĉe la riverbordo falas en la akvon: fuŝisto.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (1 voĉo)

Vokalaj nuancoj 2

"Silento valoras oron!" - Tio estas moto.
"Ĉiuj silentas." - Tio estas muto.
"Virino silentas." - Tio estas mito.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Virinoj

Vokalaj nuancoj 1

Vi havas nur malgrandan ĉambron kaj tamen loĝigas ĉe vi unu senhejmulon. Tio estas kompato.
Vi havas nur malgrandan ĉambron kaj tamen loĝigas ĉe vi dudek senhejmulojn. Tio estas kompoto.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj