Renkontiĝas du amikoj:
- Kaj ĉu vi scias - mi fine gajnis tiun procezon pro la tro rapida aŭtoveturado!
- Ho, kiel?
- Mia advokato pruvis ke ĉe 200 km/h tute nerimarkeblas tiu signo de limigo al 40 km/h.
Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...
Dum la juĝado la S-ro Juĝisto demandas al la virino:
- Ĉu la kuglo kiu trafis kaj mortigis vian edzon estis akcidento?
- Jes, S-ro Juĝisto. Estis nura akcidento.
- Do, ĉu ĉiuj sep pafadoj estis akcidento?!