Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

En la kaĉo

Sola piloto en malgranda aeroplano flugas super la senfina ĝangalo.
Subite la motoro knaras, knaregas kaj misfunkcias plene. La aeroplano kraŝas, sed la piloto sukcesis ĝin tiel longe ekvilibrigi, ke li povas eliri el la vrako nevundite.
Tamen, jam kelkajn minutojn poste, kiam li eniras en malgrandan senarbejon, subite ĉirkaŭas lin sovaĝuloj armitaj. Laŭ la aspekto estas verŝajne kanibaloj.
-"Ho ve", li mizermienas, "nun mi sidas en la kaĉo!"
-NE, VI ANKORAŬ NE SIDAS, subite vokas mistera voĉo en lia kapo.
-"Ĉu ne? Kion mi faru?!"
-IRU AL LA TRIBESTRO, PRENU LIAN LANCON, KAJ MORTIGU LIN!
La viro tuj kuras al la tribestro, forŝiras ties lancon kaj traboras lin per multaj puŝoj. - Malviva!
-"Kaj nun?"
-NUN VI SIDAS EN LA KAĈO!
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Veturpetanta morto

Ebriulo kondukas aŭton el drinkejo kaj subite vidas veturpetantan morton.
Do li haltigas, malfermas fenestron kaj bonhumore demandas: "Do, kien, onklo?"
"Nur tien sub tiun monteton, en tiun akran kurbiĝon..."
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo, Ŝoforoj

Paciento ĉe psikologo

Paciento: La homoj min ignoradas, mi sentas min kvazaŭ nevidebla.
Psikologo: Hu? Kiu ĵus diris tion?!
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Almozpetuloj

Fine de tago en Parizo renkontiĝas du almozuloj, rumano kaj alĝeriano. La alĝeriano kolektis multajn 10-eŭrajn biletojn, dum la rumano ricevis nur kelkajn monerojn. Li demandas:
— Kiel vi sukcesis ricevi tiom multe da mono?
La alĝeriano respondas:
— Kion vi skribis sur vian kartonon?
— Nu kutimajn aferojn: “Mi malsatas, mi havas du infanojn”…
— Jen kial, stultulo! Sur mian mi skribis: “Mankas al mi nur 10 € por reveni al Alĝerio.”
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Naciecoj

Aplaŭdu

La plej Esperanta vorto - oni eĉ povas diri "la plej ĝisvoste Esperanta" - estas verŝajne la vorto APLAŬDU.
Se vi forstrekas ĝian kapon, tuj reestas nova kapo sur la korpo mallongigita. Entute kvin fojojn vi povas detranĉi la kapon kaj tamen restos en la fino ankoraŭ vivovokanta imperativo:
A/plaŭdu
P/laŭdu
L/aŭdu
AŬ/du
D/u
U

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Birdlingvo

Kian lingvon parolas la birdoj?

La uzbekan.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Nekontento

Telefona interparolo de paro:

-Ĉu vi havas apetiton je kokaĵo?
#Ne
-Ĉu vi havas apetiton je kareaĵo?
#Ne
-Vi ne estos kontenta rilate tion, kion mi faris!
#Ho, ĉu vi do kuiris kokan kareaĵon?
-Ne, mi fikis la najbarinon.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Chuck Norris en Fejsbuko

Kiam Chuck Norris faris konton en Fejsbuko, ties regularo konsentis kun li.
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Chuck Norris

Klarvidulo

Klarvidulo diras al viro:
- Vi estas patro de du infanoj.
- Ĉu vi certas? - ridas viro kaj klarigas:
- Mi estas patro de tri infanoj.
- Ĉu vi certas? - ridas klarvidulo.
4.7500/5 (8 voĉoj)
La Infanoj, Sekso, Viroj

Riĉa eklezio

Kial la eklezio estas riĉa?
- Ĉar en la preĝejoj troviĝas di-amantoj

Fonto: Vikipedio

4.7500/5 (8 voĉoj)
La Esperantaj vortoj