Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Amo

En ĉi tiu kategorio estas 78 ŝercoj.

Ŝerco 556

„Mia patrino estas principe kontraŭ la kisado.“
„Karulino, vere neniam mi pensis pri kisado de via patrino.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 557

Pentristo: „Mi ĵuras, ke vi estas la unua modelo, kiun mi kisas.“
Poste evidentiĝis, ke ĝis nun li pentris nur pejzaĝojn.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 558

Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“
Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 559

Filino prezentas al siaj gepatroj sian amindumanton:
„Tio estas Roman, mia estonta unua edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 560

Fraŭlino al sia amindumanto: „Mi ne matenmanĝas, ĉar mi pensas pri vi, mi ne tagmanĝas, ĉar mi pensas pri vi, mi ne vespermanĝas, ĉar mi pensas pri vi kaj nokte mi ne povas ekdormi... pro malsato.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 561

Suspiras sinjoro Novák: „Tiu nuntempa modo tro rapidas. Mia patrino memoris, kie ŝi ricevis de la patro la unuan kison kaj mia filino preskaŭ ne scias plu, kiu estis ŝia unua edzo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 562

Junulo: „Fraŭlino, ĉu mi povas akompani vin?“
Fraŭlino: „Ne, hejmen mi iradas principe sola. Se vi ne kredas al mi, vi iru konvinkiĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 541

„Ĉu mi povas nomi vin Manjo?“
„Kial?“
„Por ke mi hejme ne eraru.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Amo

Ŝerco 542

““Petro, ĉu vi amos min ĉiam, ankaŭ kiam ni geedziĝos?“
„Mi pensas ke jes, ĉiam logis min edziniĝintaj virinoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Amo

Ŝerco 543

Li al ŝi: „Ĉu vi kredas je amo je la unua rigardo?“
„Ne.“
„Do mi venos morgaŭ denove.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo